Novaĵoj

Informiĝu kaj aliĝu al la retaj ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-04-18 20:54:04

Ni informas ĉiujn interesiĝantojn pri la retaj ekzamenoj, okazontaj en junio kaj julio, ke la aliĝebloj estas malfermitaj. 

Pro la fakto, ke por rete ekzameniĝi oni devas koni kaj plenumi plurajn teknikajn kondiĉojn, ni petas unue nepre legi la informojn ĉe la koncerna paĝo kaj en ties subpaĝoj.

Por helpi orientiĝi kaj doni konsilojn, en la nomo de la organizantoj, Katalin Kovats okazigos plurajn retajn konsulthorojn, al kiuj senanonce kiu ajn estas bonvena.

La informsesio estos en la programo Zoom. 

Jen la ligilo https://us02web.zoom.us/j/89594685254
Identiga numero: 895 9468 5254

La tagoj kaj la horoj estas la sekvaj: 

Dato  Tago  Horo Temo
20a de aprilo merkredo 19h00 UTC Teknikaj postuloj + Konsiloj pri la enhavo de la ekzamenoj
21a de aprilo ĵaŭdo 12h00 UTC Teknikaj postuloj + Konsiloj pri la enhavo de la ekzamenoj
22a de aprilo vendredo 18h00 UTC Teknikaj postuloj + Konsiloj pri la enhavo de la ekzamenoj
26a de aprilo mardo

16h30 UTC

21h00 UTC

Trejnado pri ekzamenoj por Geonkloj de Ekparolu! 

Teknikaj postuloj + Konsiloj pri la enhavo de la ekzamenoj

27a de aprilo merkredo 13h00 UTC Teknikaj postuloj + Konsiloj pri la enhavo de la ekzamenoj

28a de aprilo

1an de majo

ĵaŭdo

dimanĉo

12h00 UTC

11h00 UTC

Preparsesio pri retaj ekzamenoj por la kursanoj en Greziljono 

Teknikaj postuloj + Konsiloj pri la enhavo de la ekzamenoj

La ekzamendatojn kaj la aliĝilojn vi trovas sube. 

ALIĜILOJ 

Atentu, antaŭ ol aliĝi al reta ekzameno nepre legu la informojn ĉe la koncerna paĝo kaj en ties subpaĝoj.

Necesos kontroli la teknikajn postulojn!  

Dato Sesio Niveloj Tipoj Aliĝilo Kontaktpersono
18a de junio 2022 RETA C1 kompleksa, skriba, parola aliĝilo katalin.kovats(ĉe)gmail.com
25a de junio 2022 RETA B2 kompleksa, skriba, parola aliĝilo katalin.kovats(ĉe)gmail.com
 2a de julio 2022 RETA B1 kompleksa, skriba, parola aliĝilo katalin.kovats(ĉe)gmail.com
12a de aŭgusto Ĉeesta dum UK  B1, B2, C1, C2 kompleksa, skriba, parola aliĝilo katalin.kovats(ĉe)gmail.com
Proksimas la datoj de la retaj KER-ekzamenoj Al la listo Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.