Novaĵoj

Vojaĝantaj popoloj - desegnokonkurso

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-07 16:39:27

Kultura Centro de St Nazaire lanĉis desegnokonkurson por infanoj.
La ĉi-jara temo: Vojaĝantaj Popoloj
Formato: minimume 40x30 centimetroj
Kategorioj: la partoprenontoj estu infanoj  

  • A : malpli ol  7-jaraĝaj
  • B : inter  7 ĝis 10 jaraĝaj
  • C : inter  10 ĝis 14 jaraĝaj

Limdato : la 10a de marto 2011

Dorse de la desegnaĵo notu, esperantlingve, la nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo aŭ de la E-klubo, kaj koncizan priskribon de la desegnaĵo. La premioj estos atribuitaj po 3 en ĉiu kategorio.

Bonvolu sendi desegnaĵojn al :
Centre Culturel St Nazaire Esperanto
38, rue de la Croix Fraîche
44600 SAINT NAZAIRE
FRANCE
 

Denove sukcesa semajno en Poznan Al la listo Intervjuo kun la Esperantisto de la jaro 2010

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.