Novaĵoj

Forpasis Przemysław WIERZBOWSKI

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-07-02 00:45:03

En la unua tago de julio 2026 disiris en la mondon tra la amaskomunikiloj la ŝoka informo pri la forpaso de juna kaj tre aktiva pola esperantisto Przemysław WIERZBOWSKI. Pŝemek estis inter aliaj tradukisto, instruisto de Esperanto, prezidanto kaj multflanka aktivulo de la Bjalistoka Esperanto-Societo. Li plurkampe kunlaboris ankaŭ kun edukado.net.  Bonvolu legi pri li kaj lia agado en la Panteono kaj lasi tie viajn memoraĵojn.  Kondolencojn al la edzino Alina...

Legi pli...

Faktoj kaj pensoj pri nia Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-02-13 14:06:02

La Panteono de edukado.net estas kolekto de vivprezentoj de meritplenaj Esperanto-instruistoj kaj elstaraj agantoj por la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Komence de 2026 estas en la kolekto entute 344 prezentitaj kolegoj, el inter ili 163 vivantoj.  La forpasintaj instruistoj (nun 181) eniras la Panteonon kiam ajn en la jaro, kiam ni trovas informojn pri ili aŭ kiam ili forlasas nian mondon.  En 2025 ni perdis multajn karajn kolegojn, el kiuj preskaŭ ĉiuj, bonŝance vive, jam eniris la Panteonon, do, iliaj propraj tekstoj donis bonajn bazojn por nekrologoj kaj memorartikoloj. La prezentoj...

Legi pli...

KER-kalendaro por 2026

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-22 22:04:53

Ekzamenoj-datoj en 2026 laŭ la niveloj  Klaku al la granda tabelo por iri al la aliĝebloj  * Paperajn ekzamenojn la 11an de julio  eblas organizi dum diversaj aranĝoj, en diversaj urboj, kluboj. Certe okazos sesio en Rigo (Latvio) fine de BET kaj Greziljono (FR).  Estos sesio   ankaŭ  dum la ILEI-kongreso en Ĉinio ! ...

Legi pli...

Raporto pri Ekparolu! en la jaro 2025

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-20 19:35:36

La suba raporto prezentas superrigardon pri la agado de Ekparolu! dum la jaro 2025, kun statistikaj datumoj kaj ĉefaj atingoj. En la programo estas registritaj 449 genevoj kaj trejnitaj 110 geonkloj, el kiuj, kompreneble, ne ĉiuj estis aktivaj en la pasinta jaro. Dum la jaro ni okazigis entute 473 sesiojn, kaj jarfine ni atingis la 5500an sesion.  Laboris en 2025 "nur" 37...

Legi pli...

Ni gratulu la dek novajn panteonanojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2025-12-14 00:30:27

Dek du novaj premiitoj en la Panteono Okaze de la 24a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago - kiel tradicie - ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. En tiu ĉi jaro ni prezentas al vi dek kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj. Edukado.net kore gratulas al ĉiuj novaj panteonanoj kaj esperas, ke ankaŭ la legantoj postlasas siajn gratulvortojn al la kolegoj. Katalin Kováts,...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 103

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.