Novaĵoj

Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-03 20:41:20

Banero de RITE

Verŝajne unu el la plej grandskalaj projektoj de la retejo estos la reta instruista trejnkurso, kiun ni (pro teknikaj kialoj) lanĉos nur en  aprilo 2011. Ĝi ne celas anstataŭi la jam funkciantajn kelkajn trejnkursojn (kia ekz. okazas en Poznan), sed volas plivastigi la trejnigeblojn al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn kaj eblojn por partopreni tiutipajn kursojn. Ni forte pensas pri ne-eŭropanoj, sed ne nur pri ili. La celo de edukako.net lanĉi distancan trejnadon tute kongruis kun la tiudirektaj planoj de ILEI, tial kunigante niajn ideojn kaj fortojn ni lanĉos ene de ses monatoj pilotan prov-kurson, funkciigotan tra speciala sekcio de la (tiam jam) finkonstruita nova interfaco de 'edukado.net'.

Katalin Kováts invitas vinLa kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La kernon de la programo formas metodiko, antaŭvidebla je du niveloj, al kiu necesos aldoni almenaŭ du kromprogramojn el elekto de plurera listo, kun ekzemple: gramatiko, fonetiko, lingvistiko, movado, literaturo. La kursotaskoj estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoros la studadon. Analizo de filmitaj modelaj lecionoj kaj lecioneroj ludos gravan rolon en la kurso, kiel ankaŭ multaj ekzercoj. Necesos pretigi ankaŭ studprogramojn, lecionplanojn. La kurso finiĝos per ekzameno, kutime per fizika ĉeesto en renkontiĝo kaj tiea prezento de modela leciono.

La lanĉaj partneroj estas 'edukado.net' kaj ILEI, kiuj eldonos diplomojn al kurs-finintoj. Ili plie esploros eblojn partoprenigi oficialan edukinstitucion en la diplomado. La kurso ne estos senpaga, sed per diversaj ofertoj ni vastigos la alireblon kiel eble plej vaste.

Ŝlosila aganto kaj gvidanto de la metodika parto estos Katalin Kováts  kaj kunlaboros Baldur Ragnarsson (movadhistorio), Tomasz Chmielik (literaturo), Wera Barandowska (Interlingvistiko), John Wells (fonetiko), Ilona Koutny (gramatiko) kaj kiel prelegantoj ankaŭ Martin Markarian.

Post la unua alvoko jam 70 personoj el 24 landoj esprimis sian interesiĝon, do la defio estas granda kaj ni diligente laboras por ebligi altkvalitan studadon.

Se ankaŭ vi interesiĝas pri eventuala partopreno en la trejnado kaj deziras esti informita pri la programo, bv. anonci vin – sen ajna sindevigo – ĉe la redaktoro por ke ni trovu vin rekte, kiam ni havas konkretajn informojn. Pliaj informoj legeblas ĉi tie.

InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj Vol 1, No 1 (2010) Al la listo Triaaĝuloj kun juna elano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.