Novaĵoj

KER-semajnfino en Eŭropo kaj Azio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-15 14:46:40

Denove aktiviĝis la vivo ĉirkaŭ la KER-ekzamenoj.

En la sekvaj tagoj ricevos siajn atestiloj poŝte plurdekoj da kandidatoj, kiuj trapasis sesion en Herzberg, Rejkjaviko aŭ Kastelaro. 

Sabaton, la 16an de novembro, Katalin Kováts mem enmanigos preskaŭ kvardekon da atestiloj en Le Touquet, Francio, kie ĉeestos la Eŭropan Rendevuon multaj el la trapasintoj de la Dua Tutmonda ekzameno en Arras kaj ankaŭ aliaj kandidatoj de la someraj sesioj. Tiel ekzemple Paula Niinikorpi el Finnlando, kiu transperenos dekon da atestiloj por la diligentaj finnaj kandidatoj, ekzameniĝintaj dum UK en Rejkjaviko kaj Itala Kongreso en Kastelaro. 

Okazos tamen ne nur disdono de atestiloj kaj detruo de la testokopioj, sed ankaŭ la lasta KER-sesio de tiu ĉi jaro.  

21 azianoj, 20 ĉinoj kaj unu koreo trapasos la KER-ekzamenon dum la 10a Ĉina Kongreso, en Zaozhuang en Shandong provinco. La sesion distancgvidas Katalin Kováts, simile al la tutmonda ekzamenproceduro, kaj la loka reprezentanto kaj ĉionfaranto estas profesorino Dr.GONG Xiaofeng (Arko).

La kongreson partoprenos  300 esperantistoj el 28 provincoj en Ĉinio kaj Japanio, Koreio, Italio kaj aliaj landoj. La du plej allogaj  eventoj estos la  solena malferma ceremonio de Internacia E-Muzeo en la univertato de Zaozhuang, la 16-an de novembro, antaŭtagmeze, kaj la KER-ekzameno okazonta posttagmeze.

Laŭ la jamaj raportoj de sinjorino Arko la internacia komunika oficejo de la loka universitato donis nekredeblan atenton kaj helpon por la presado de la testoj kaj organizaj laboroj. Ĉina Radio jam pretigis intervjuon, kaj pluraj ĉinoj esprimis sian deziron sekvontjare trapasi la ekzamenon.  

Espereble ankaŭ la nunaj kandidatoj faros sian plej bonon por sukcesi en la ekzameno. Aparte menciendas, ke inter la ĉinaj kandidatoj la sola eksterlandano estas Jungkee Lee, estrarano de UEA, kiu en tiu ĉi sesio submetiĝas al la testado.

Ni atendas kaj komunikos fotojn kaj raportojn. Sukceson al ĉiuj. 

Katalin Kováts

Noto: Sur la malnova foto sinjorino Arko kun siaj du studentinoj, ĉiuj tri trapasis la KER-ekzamenon en Hajnano, komence de 2012. 

Freŝaj fotoj aperas en la albumo

Raporto post la 25aj Eŭropaj Rendevuoj Al la listo Serĉatas helpo por disvolvi esplor-reton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.