Novaĵoj

Bondeziru al la patrino de Mazi

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-28 03:51:01

Ĉu vi iam uzis en viaj kursoj aŭ kun viaj infanoj Mazi?
Se jes, eble vi ŝatus saluti kaj danki Mila van der Horst-Kolinska, iaman kunlaborantinon de IEI, sub kies zorgado kreiĝis la Esperanto-versio de la filmo kaj lerniloj. Ŝi havis akcidenton antaŭ kelkaj tagoj kaj rompis sian maldekstran ŝultron.
Kvankam ŝi jam povis reveni al sia hejmo, salutoj kaj bondeziroj certe feliĉigus ŝin en ŝiaj suferoj kaj soleco.
Se vi volas sendi salutkartojn, infanajn desegnaĵojn, bonajn vortojn petu ŝian adreson  de la redaktanto (ĉe) edukado.net

 

Koran dankon, Katalin Kovats 


Ŝia prezento en la Panteono estas ĉi tie:

http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=58

RISKO: Pawel gajnis la trian fojon. Al la listo Raporto post la 25aj Eŭropaj Rendevuoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.