Novaĵoj

Jam 24 urboj kandidatiĝis por okazigi KER-sesion en 2018

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-07 19:09:06

Ni informas vin, ke la 16a de marto estas la limdato por peti permeson organizi KER-ekzamensesion kadre de la 7a Tutmonda Ekzamentago, organizota por la 16a de junio. Ni jam havas 16 urbojn el 11 landoj, kiuj indikis sian intereson. Pliaj 8 urboj kaj datoj estas jam konataj por individuaj sesioj. Ankaŭ al ili eblas aliĝi por paralela sesio, sed eblas peti apartan sesion por alia grandnombra aranĝo. 

Kiu ajn, kiu volas kunlabori, bv kiel eble plej rapide kontakti Katalin Kovats. 

Sed sciu, ke la sesioj povos okazi nur se estos sufiĉaj aliĝintoj. Ni petas ĉiun kandidaton rapide aliĝi, ĉar tio multe faciligos nian laboron.  

Sur la mapo videblas la jam planitaj sesioj. Klakante al la bildo, vi falos al la tabelo, kie videblas la aliĝintoj. 

Aliĝi al ajna sesio eblas ĉe la paĝo de aliĝoj. 


Ni havas 5000 membrojn Al la listo Nederlandaj lernejanoj atendas viajn salutkartojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.