Novaĵoj

La 1000-a sesio de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-18 22:17:04

Laŭ amsterdama tempo la 18an de marto, vespere okazis nia 1000-a parolsesio, inklude ĉiujn sesiojn de la provperiodo en 2016 kaj tiujn de la definitiva programo, lanĉita en januaro 2017. 

La 1000a konversacio disvolviĝis inter nia litova kolegino Vida Kulikauskiene kaj nia nevo Piret/Luluu el Estonio. Gratulojn al ili ambaŭ. 

Ni havas nun 61 geonklojn, el kiuj en 2018 laboris jam 21. Ĝis nun ni havis 130 genevojn, el kiuj 37 jam finis siajn studojn kun 10-20 sesioj, kaj  93 nun laboras aŭ pretiĝas ekhavi sesion. La kunlaborantoj venas el 41 landoj, el ĉiuj partoj de la mondo. Ni havas FERMITAN  Facebook-grupon, kie eksaj kaj aktivaj genevoj kaj geonkloj daŭre estas en kontakto, ricevas informojn pri  pri nia agado kaj  helpaj programoj, pri enmovadaj programoj kaj tempo al tempo estas instigitaj mendi sesiojn. La socia reto de la partoprenantoj disvolviĝas en tiu formo. La vorto FERMITA signifas, ke ni ne akceptas en tiu grupo eksterulojn, ne-geonklojn kaj ne-genevojn.   

Ni rimarkas nuntempe pli kaj pli da novaj aliĝintoj. Ili trovas nin pro la informoj kaj diskutoj en Duolingo, sed ankaŭ danke al perado de niaj genevoj kaj geonkloj.

La programo estas uzata ankaŭ por informi pri Esperanto, ĝenerale. Bona lastatempa ekzemplo estas la danlingva artikolo de nia onklo Peter Weide, kiu al loka ĵurnalo rakontis pri sia onkla laboro. Klaku al la bildo por ricevi la tradukon de la artikolo. 

Bonŝance estas  jam kelkaj kursgvidantoj, kiuj sekvas nian konsilon kaj instigas siajn gekursanojn aliĝi al la programo kaj laŭ la kursa programo babili kun diversnaciaj geonkloj pri iu konkreta temo. Post la paroladoj la kursanoj raportas pri siaj spertoj kaj akiritaj informoj en la ĉeesta kurso. 

Bonaj novaĵoj estas ke ni malkovras bonegajn lernantojn, kiuj ĝuas la laboron kun niaj geonkloj kaj plurfoje jam okazis, ke de nevo aŭ nevino ili fariĝas diligentaj onkloj kaj onklinoj. 

Kompreneble ni havas ankaŭ kritikantojn, laŭ kiuj la programo estas komplika, la prezentofilmo fortimiga, la enirtestojn ni devus forviŝi, ĉar ili tro malfacilas kaj forprenas la emon de la kandidatoj. 

Certe ni ne estas perfektaj, sed ni tamen ne planas forigi la testojn, ĉar niaj servoj estas por tiaj komencintoj, kiuj jam atingis iun konkretan nivelon. Alikaze niaj geonkloj perdus tro da tempo por instrui tiajn bazajn aferojn, je kies scio ni jam kalkulas por sukcesa baza konversacio. Do, tiuj, kiuj ne komprenas la resumajn subtitolojn de la prezentofilmo, aŭ trovas la testojn tro mafacilaj, devus ankoraŭ iom atendi kaj plu studi por akiri la bezonatan nivelon aŭ iri al alia similcela programo, kie tamen oni pagas por ĉiu leciono.  

Ni kore dankas niajn geonklojn kaj ĝojas ke pro ilia sukcesa laboro en 2017 ni sukcesis 20 el ili premii per valoraj librodonacoj. 

Ni petas ĉiujn legantojn de tiu ĉi novaĵo ekkoni nian agadon, disvastigi la informojn pri Ekparolu kaj eventuale subteni la programon

La plej bona ideo por ĉiuj - recenzo pri teatraĵo Al la listo Ni havas 5000 membrojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.