Novaĵoj

La plej bona ideo por ĉiuj - recenzo pri teatraĵo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-21 19:07:28

"House of Nouws", nederlanda teatrogrupo de junuloj kreis teatraĵon pri Esperanto kiun ili prezentis en prestiĝa tutsemajna kultura festivalo. 

La redaktoro de edukado.net helpis la grupon per informoj, ekzercigis al la aktoroj la prononcadon kaj ĉeestis la ĉefprovon kaj la premieron. La prezento donis multajn okazojn por diskonigi informojn pri Esperanto, dum la festivalo kaj ankaŭ en la regionaj gazetoj. Ĉar malmultaj esperantistoj povis spekti ĝin, Katalin verkis detalan prezenton pri la evento kaj ni publikigas ĝin ĉi tie en la horo de la lasta festivala ludo de la spektaklo, tiel ne ĝenante la ĝuon de la eventualaj spektantoj. Klaku al la bildo por atingi la PDF-dokumenton. 

Ni petas tiujn, kiuj havas Facebook-paĝon, ke ili  iru al tiu ĉi ligo kaj lasu gratulvortojn por la aktoroj. Ili havas kopion sur sia paĝo de tiu foto kaj legos viajn vortojn. Aldonu ankaŭ la landon el kiu vi skribas por konvinki ilin, ke Esperanto vere mondskale ekzistas kaj oni scias pri ilia laboro. Dankon. 


Elŝuteblas nia jarraporto pri 2017 Al la listo La 1000-a sesio de Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.