Novaĵoj

Vidu niajn privatecajn regulojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-05-23 16:37:19

Estimataj membroj de edukado.net

Ni informas vin pri tio, ke ni faris la jure devigajn paŝojn, kiujn la novaj privatecreguloj de la Eŭropa Unio preskribis.

Laŭ tio ni pretigis detalan priskribon pri tio, laŭ kiuj manieroj nia retejo kaj ties diversaj partoj traktas viajn informojn. Ni indikas la metodojn kaj paŝojn laŭ kiuj vi povas kontroli tiujn aferojn kaj pli sekurigi viajn datumojn. En la priskribo estas indikitaj ankaŭ maniero kaj loko, kie vi povas nuligi vian membrecon kaj forlasi la paĝaron. se vi tion volas.

Ni petas vin viziti la paĝon kaj atenteme legi la dokumenton ĉe: https://edukado.net/prie/privateco

Viajn konton kaj datumojn plej simple vi povas trovi, kontroli kaj modifi en la sekcio MIA ANGULO kaj en ties ligoj apud la fotokadro: https://edukado.net/mia

Por vidi tiun parton vi devas esti ensalutinta: https://edukado.net/ensaluti
Se vi forgesis la ensalutnomon, vi povas peti aŭtomatan sendadon de nova pasvorto klakante al la frazo "Mi forgesis mian pasvorton." ĉe la ensalutpaĝo.
La poste ricevitan malfacile memoreblan pasvorton vi nepre ŝanĝu je memorebla pasvorto. Tion vi povas fari apud la fotokadro ĉe https://edukado.net/mia.

Ni esperas, ke vi daŭre fidos nin kaj la paĝaron kaj vi restos membro de https://edukado.net/mia 

Kun saluto: Katalin Kovats, redaktoro 

Du virinoj venkis en la maja RISKO-ludo Al la listo KER-ekzameno jam la 9an fojon en Moskvo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.