Novaĵoj

Du virinoj venkis en la maja RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-01 01:09:24

Pasis la dua monato kun  la novaj reguloj de la RISKO-ludo . En majo ludis 80 personoj kaj ni ekhavis 7 novajn ludantojn. Ambaŭ numeroj indikas malpli da aktiveco ol kion ni vidis en la pasintaj jaroj, sed la ludo estis vere pli interesa. 

Tiuj, kiuj ĉiun tagon observis la rezultotabelon, povis vidi, kiel la unuaj tri personoj konkuradis inter si por la fina venko. Vere ĝis la lasta tago ne scieblis, kiu atingos la plej altan poentonombron, kaj fine du virinoj gajnis. Gratulojn al Anna Löwenstein el Britujo kaj Paula Niinikorpi (muminjo) el Finnlando. Kompreneble ni petas ilin elekti monatan donacon. 

Ni devas adiaŭi nian trian plej fidelan ludanton, Tatjana Auderskaja (noelzivo) el Ukrainio, kiu en tiu ĉi monato atingis la maksimuman nombron de ludtagoj, sed laŭ la reguloj rajtis finludi la komencitan monaton. Tiel kun 1408 ludtagoj por ŝi finiĝos nun la ludeblo. Ni esperas ke ŝi, kiel sperta en lingvaj ludoj, eble kontribuos al RISKO estonte per demandoj. 

Ni invitas ĉiujn ludantojn sendi demandojn al RISKO. Ni havas en la kolekto preskaŭ 1600 demandojn, sed verdire komencas manki ideoj. Viajn demandojn kune kun la ĝustaj respondoj bv. sendi al la redaktoro. 

Ni atentigas la ludantojn, ke se ili kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas prizorgon de ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas la forgesemulojn pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

Placo en la itala urbo Massa honore al la gefratoj Dazzini Al la listo Vidu niajn privatecajn regulojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.