Novaĵoj

Rekorda NASK-o en Usono

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-07-13 20:51:14

 

Inter la 3a kaj la 12a de julio okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), en la Nord-Karolina urbo Raleigh, en Usono. La kursaron ĉeestis 74 studantoj el diversaj ŝtatoj el Usono kaj el Kanado kaj Kolombio. La studado okazis en 4 studgrupoj. La porkomencantan grupon instruis Thomas Alexander el Usono. La eksterordinaran multnombran kaj laŭnivele larĝan grupon de mezniveluloj gvidis Katalin Kovats el Nederlando. La partoprenintoj de la supernivela kurso dividiĝis je du grupoj, pri literaturaj temoj prelegis Anna Löwestein el Britio kaj pri movadhistoriaj temoj José Antonio Vergara el Ĉilio. La programon riĉigis per prelegoj kaj kontribuoj ankaŭ Renato Corsetti. 

La kursprogramoj havis tri staĝantojn, kiuj spertiĝis pri metodiko kaj instruado. Raul Garcia kaj Jorge Rafael Nogueras observis kaj kontribuis je ĉiuj niveloj, dum Hans Becklin fariĝis tre aktiva kaj nemalhavebla asistanto de Katalin Kovats en la "gigant-grupo". Dum la kurso okazis ne nur lecionoj kaj seminarioj, sed ankaŭ aldonaj prelegoj kaj publikaj diskutrondoj pri filmoj, Jutubo, Duolingo kaj aliaj temoj.

Teorie de mateno, ekde la 8h30, ĝis ĉirkaŭ la 21a horo vespere okazis programoj kun aktiva partopreno de grupoj de interesiĝantoj.
Pro la ĉeesto de Katalin Kovats, kompreneble, estis lanĉita ankaŭ KER-ekzamensesio, kaj post informprelego de Katalin, fine aliĝis entute 17 kandidatoj, kiuj en la lastaj tagoj submetiĝis al la ekzamenoj. Pro la fakto, ke la plimulto de la kandidatoj venis el la kurso de Katalin la parolan ekzamenon gvidis skajpe Marta Kovacs el Hungario, kaj ĉeeste kunekzamenis Renato Corsetti. Dum la okazigo de la skribaj partoj helpis Raul Garcia kaj Hans Becklin, kiu trejniĝis por helpi okazigi sesion en aŭgusto dum IJK en Badajozo.

La sukcesan, fakte rekordan, kursaron preparis kaj surloke manaĝis delonge kunlaboranta teamo de NASK, organizantoj, prizorgantoj, respondeculo pri la kursara ĉiutaga gazeto Naska Fasko kaj Facebook-paĝo, la plej gravaj programoj estas filmitaj de Alekso Miller kaj nun jam spekteblas en YouTube.

 

 

Interesa trajto estas de NASK, ke ĝi estas kursaro ne nur por novaj lernintoj de la lingvo, sed fakte evento, al kiu de jardekoj revenadas malnovaj kursanoj, kiuj studas en la supera nivelo kaj prenas rolojn, organizajn taskojn, kiel ekzemple aranĝo de la kulturaj programoj kaj similaj.
La konsisto de la kursanoj estas vere varia: tre junaj gefiloj de spertuloj, novlernintoj de Duolingo, jam veteranaj malnovaj NASK-uloj, kaj ankaŭ familioj kiuj kune lernas nian lingvon, lokaj esperantistoj, kiuj multe helpis al la kursanoj en praktikaj taskoj, kiel transportado kaj ĉiĉeronado. 
 

 
Ĉi-jare estis interese ke la Akademio de Esperanto prezentiĝis pere de siaj 4 membroj, kio kelkfoje donis okazon por interesaj lingvaj diskutoj. Okazis ankaŭ DUOLINGO-evento dum la semajno, al kiu aperis neatendite inter la kursanoj ĝis tiam nekonataj novuloj el la urbo mem. Esperantic Studies Foundation (ESF) kiel jam tradicie multe subtenis la programon per stipendioj kaj financado de la instruistoj.
Post la rekorda kaj tre sukcesa aranĝo la teamo kaj ESF prepariĝas al la jubilea 50a NASK, kiu okazos samloke, en Raleigh en 2019. 

Por la membroj de edukado.net ni menciu, ke en la meznivela kurso Katalin helpis verki kaj realigi kun la studantoj du skeĉojn, kiuj rilatas al kelkaj konataj instrumaterialoj, kiel Pasporto al la tuta mondo kaj Mazi, kaj aludis satire al la surlokaj kursaraj partoprenantoj, instruantoj kaj lingvaj diskutoj, sed ĉefe pri la turmentadoj pro akuzativo. Edukado.net, ties programoj Ekparolu kaj RISKO havas gravan rolon en la dua skeĉo. :-) 
Se vi volas spekti la prezentojn, jen la du ligiloj al la filmoj en Jutubo. 1. Pisporto al la tuta mondo kaj Naska Fiasko 
En la jutubaj flankaj listigoj vi trovos aliajn filmitajn prelegojn kaj programojn, kies spektado ebligas ankaŭ al la neĉeestintoj kleriĝojn kaj amuziĝojn. Jen ankaŭ la teksto de la dua teatraĵo

Jen kelkaj fotoj por sentigi la bonegan estoson de la kursaro. 

ILEI-kongreso en Madrido Al la listo Bone sukcesis la 7a Tutmonda Ekzamentago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.