Novaĵoj

ILEI-kongreso en Madrido

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-08 23:33:34

Kvankam iom malfrue, en la sekvaj tagoj ni raportos sinsekve pri la aranĝoj, kie edukado.net, pere de siaj redaktoro kaj kunlaborantoj faris programkontribuojn kaj reprezentiĝis dum la someraj monatoj. Pro la troaj programoj, laboro kaj la premaj, superhomaj temperaturoj la homfortoj sufiĉis nur por plenumado de la taskoj, kaj ne por ankaŭ raporti pri ili. Ni petas pardonon de ĉiuj legantoj. 

Jen nia unua evento post la usona NASK-kursaro, la 51a Kongreso de  ILEI en Madrido, Hispanio. 

Nia redaktoro, Katalin Kovats flugis al Madrido por prelegi en la simpozio kaj gvidi en Madrido la ĉeestan parton de la instruista trejnado, kadre de kiu, kunlabore kun ILEI, ŝi distance trejnis kandidatojn pri metodologio kaj instruado. 

 

La kongreson partoprenis  ĉ. 250 kongresanoj, la aranĝo  en la komencaj tagoj estis komuna aranĝo kun la hispana landa kongreso. 

La programoj estis ĉefe fakaj aranĝoj, seminarioj, lingvokursoj je pluraj niveloj, prelegoj kaj kunsidoj, lingva festivalo, sed ne mankis kulturaj eventoj, kiel koncertoj, internacia kaj teatra vesperoj, ekskursoj en la urbo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo. La varmega vetero tamen fizike elĉerpis la partoprenantojn. Dum la kongresa semajno okazis ankaŭ pedagogia simpozio en la konstruaĵo de la universitato UNED, kiu estas la plej granda universitato de Hispanio kaj famas pri sia  malĉeesta instruado. Ĝuste en tiu institucio oni lanĉos aŭtune novan kurson pri Esperanto kunlabore kun la Hispana Esperanto Federacio (HEF).

En la simpozia programo la publiko povis ĝui dekon da prelegoj, ĉirkaŭ la temo "La kultura heredaĵo de Esperanto". La prelegoj estis filme registritaj kaj ili baldaŭ aperos en la reto. Se vi volas ricevi pri tio informojn, bv. aboni la novaĵinformojn pri la sekcio FILMEJO. Viajn abonojn vi povas aranĝi en "Mia angulo", ĉe la abonoj.

Dum la ILEI-konferenco estis (re)elektita ankaŭ nova estraro de ILEI. Bonŝance por nia estonta kunlaboro Mireille Grosjean denove ricevis plenan fidon de la komitatanoj kaj tiel jam por tria mandatperiodo ŝi gvidos plu la asocion de instruistoj. Nia redaktejo gratulas ŝin kaj esperas pluan bonan kunlaboradon. 

Fotojn pri la kongreso vi povas vidi en nia ALBUMO.

Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts Al la listo Rekorda NASK-o en Usono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.