Novaĵoj

Bonvolu registri viajn kursojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-10-01 21:41:13

 Ni petas ĉiujn, kiuj instruas, ke ili registru siajn kurson en la KURSEJO. 

Tiuj, kiuj iam registris jam kurson, povas uzi la antaŭajn informojn kaj nur la modifendaĵojn ŝanĝi en la formularo.

Serĉu la parton  "Aldonon surbaze de la antaŭaj informoj".

Post la registrado la raportintoj havos aŭtomatan aliron al la sekcio Instrumaterialoj kaj povos uzi la ekzercojn por sia laboro.

Antaŭdankon pro via kunlaboro, kiu gravas kaj por nia retejo, kaj por UEA kaj ILEI, ja ni bezonos la kursinformojn por nia agado por la agnoskigo de Esperanto. 

Dankon al la kolegoj, kiuj jam registris siajn grupojn. 


Profesorino Ilona Koutny ricevis en 2018 la FAME-kulturpremion Al la listo Jam pli ol mil ludantoj en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.