Novaĵoj

Jam pli ol mil ludantoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-09-30 22:50:06

En tiu ĉi novaĵo ni resumas la rezultojn kaj la spertojn de la pasintaj tri monatoj de la RISKO-ludo. 

La unua bona novaĵo estas, ke la ludo havas jam pli ol 1000 aliĝintojn. La jubilea ludanto aliĝis al la ludo la 30an de julio, li estas Luzius Juon el Svislando, kiun ni kore gratulas. 

Estas 4 personoj, kiuj transiris 1400 ludtagojn, kaj pliaj 42, kiuj estas super 1000. El tiuj 42 ludantoj 13 personoj rajtas pluludi ĝis 1400 tagoj. Ili ricevis tiun eblon ĉu danke al iu kontribuaĵo al la paĝaro, ĉu pro aparta donaco. 29 ludintoj simple ĉesis pluludi. 

Ankaŭ pro tio post la enkonduko de la novaj reguloj bedaŭrinde falas la nombro de la monataj ludantoj. Ne aliĝas tiom da novaj ludantoj, kiom elfalas pro la atingo de la maksimuma ludtaga nombro. Ankaŭ tio veras, ke nur malmultaj sendas donacon por akiri pliajn ludtagojn. Tio estas bedaŭrinda afero, ĉar la funkciigo de la retejo kostas monon, kaj se ni eĉ kontraŭ servoj kaj utilaĵoj malfacile sukcesas pri tio konsciigi la membrojn, ni devos trovi aliajn manierojn sekurigi nian funkciadon. Ĉiuokaze ni kore dankas ĉiujn, kiuj iumaniere subtenas nin kaj helpas.

Gratulojn al la du gajnintoj de la pasintaj tri monatoj:

  • en julio, aŭgusto kaj septembro je la unua loko finis la konkuradon Miĥaelo (Miguel Rocha Bento el Brazilo) kaj 
  • en septembro kunvenkis ankaŭ anna_lowenstein el Britujo.

Mikaelo, nia triobla venkinto elektis la libron "107 krucenigmoj en Esperanto" de Stano Marĉek. La elekton de Anna ni ankoraŭ ne scias. La sendadon de la donacoj ni baldaŭ prizorgos. 

Ni invitas ĉiujn ludantojn informi pri RISKO kaj inviti al la ludo novajn riskemulojn.

Sciu, ke ankaŭ novaj demandoj bonvenas. Sendu ilin kune kun la ĝustaj respondoj al la redaktoro. 

Ni atentigas la ludantojn, ke se ili kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas prizorgon de ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas la forgesemulojn pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

Bonvolu registri viajn kursojn Al la listo Renkontiĝo de kulturoj dum la interlingvistika sesio en Poznano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.