Novaĵoj

Bonvolu subteni la kilometrojn de Katalin

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-07-12 11:13:10

Estimataj membroj de edukado.net 

En tiu ĉi mesaĝo mi deziras informi vin pri nia konstruota nova programo, per kiu ni volas instigi niajn membrojn al sana vivmaniero kaj samtempe praktikigi al ili Esperanton. "Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo" havos virtualan karavanon, kiu paŝadas pere de la faritaj kilometroj de la membroj. La karavano vizitas Esperanto-lokojn, klubojn, centrojn kaj individuojn tra la mondo. 

La pra-version de la programo ni lanĉos en septembro. 
Por kolekti monon por la realigo, mi kaj mia edzo Sylvain partoprenos la plej grandan amas-marŝadon de la mondo kaj paŝos dum 4 sinsekvaj tagoj sume ĉ. 140 kilometrojn. La marŝado okazos en Nijmegen (Nimego) en Nederlando, inter la 16a kaj 19a de julio. 
Inter la 47 mil partoprenantoj, kiuj venas el pli ol 80 landoj, ni celas informadi ankaŭ pri Esperanto. 
Laŭ niaj informoj marŝos 6 esperantistoj. Tri paŝontojn el ili gastigos Miko Sloper, la filozofo el la instrufilmo Pasporto al la tuta mondo.

Estus tre bone, se vi sekvus nian marŝadon, stimulus nin per donac-sumoj. La kolektitan monon ni investos en la kreadon de la programo kaj samtempe kalkulos kiel vian jaran donacon por edukado.net, do, super iu sumo vi povos havi liberan aliron al la instrumaterialoj aŭ plene ludi en RISKO ĝis 1400 tagoj. 

Bonvolu vidi nian paĝaron kaj subpaĝojn pri la projekto Kunpaŝado: 
Vian sponsor-donacon bv. registri en nia forumo

Kore antaŭdankas vin, Katalin Kovats, redaktoro

 

Por vidi nian reklamfilmon klaku al la suba foto kaj por la nuna stato de la monkolektado klaku al la apuda bildo pri la paŝanto. 







 

Edukado.net en Lahtio Al la listo Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.