Novaĵoj

Pri la someraj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-08-05 13:35:36

Post la 8a tutmonda ekzamentago okazis 4 ekzamensesioj dise en la mondo. Ĉiu el ili ligiĝis al landa aŭ internacia aranĝo. 

  • La unuan kompleksan sesion (skriban kaj parolan partojn) ni organizis dum la brazila kongreso, la 22an de junio en Goiânia. Tie ekzameniĝis 9 kandidatoj. 
  • La dua ekzamentago estis en la usona Raleigh, dum la jubilea 50a NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro). En tiu aranĝo trapasis kompleksajn ekzamenojn 10 personoj, inter ili ankaŭ Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de Ludoviko Zamenhof.   
  • La tria ekzamensesio estis aranĝita dum la 104a UK, en Lahtio. Bedaŭrinde dum la finnlanda kongreso ni havis nian negativan rekordon, ĉar nur 5 personoj submetiĝis al la ekzameno.
  • Ne multe pli bona estis la statistikaĵo dum IJK (Internacia Junulara Kongreso), okazinta en la slovaka Liptovský Hrádok. La nombro de la ekzameniĝintoj tie estis same nur 5. 

 

 

 

 

 

 

 

 

La ekzamenojn organizis Katalin Kovats, surloke gvidis en Goiânia nia diligenta kunlaborantino, la brazila Karina Oliveira, kaj en Liptovský Hrádok, krom ŝi, helpis ankaŭ Charlotte Scherping Larsson, ambaŭ aktivuloj de TEJO. En Raleigh kaj en Lahtio laboris Katalin Kovats, lastloke kun la helpo de Karina Oliveira. 

Dum la parolaj ekzamenoj kunlaboris kun Katalin rete Ivan Colling (BR) kaj surloke Duncan Charters kaj Monika Molnar. Dankon al ĉiuj kunlaborintoj. 

Ĉar ŝajnas, ke finiĝis la ĉi-jaraj ekzamenoj, ni povas diri, ke en 2019 entute 205 personoj ekzameniĝis en 24 sesioj. Pri la sukcesintoj ni povas informi nur post la kontrolado de ĉiuj testoj. La diskonigo de la rezultoj kaj la dissendado de la atestiloj iom pli longe daŭras ol kutime, sed ene de kelkaj semajnoj la budapeŝta ekzamencentro plenumas ĉiujn taskojn kaj la sukcesintoj havos kaj siajn rezultojn kaj la atestilojn. 

Post la ekzameno en Raleigh  Skajpa sesio en Goiânia
Sesio en Liptovský Hrádok Ĝoja transprenas en Lahtio la atestilojn de la pekinaj suckesintoj. 
Estu gastigonto de la paŝ-karavano Al la listo Instruista trejnado en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.