Novaĵoj

Estu gastigonto de la paŝ-karavano

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-08-11 16:52:03

En nia antaŭa mesaĝo ni jam raportis pri nia nova projekto Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo kaj alvokis vin helpi kolekti monon, nome subteni la kilometrojn de Katalin por ebligi la realigon de la projekto. (Pri la planoj kaj la marŝado vi povas legi pli detale en la supre indikitaj ligoj.)

En tiu ĉi mesaĝo ni volas raporti pri la evoluo de la projekto kaj diskonigas alvokon por inkludi vin en la laboron. 

La 4-taga marŝado, kiun Katalin kaj Sylvain partoprenis meze de junio kune kun 4 aliaj esperantistoj, inter 47 mil marŝantoj el 77 landoj, estis grandega sukceso. La teamo plenumis ne nur eksterordinarajn fizikajn taskojn en kvar tagoj marŝante sume 1000 kilometrojn, sed ili amase kaj konstante informis pri Esperanto. Ties manieroj estis porti grandegan flagon kaj surhavi Esperanto-enigmojn sur la ĉemizoj, aŭ kiel Katalin kaj Sylvain faris: surhavi facile moveblajn ponĉojn kaj allogi la atenton de la kunpaŝantoj kaj la subtenantaj publikanoj. Niaj marŝantoj estis multfoje pridemandataj pri Esperanto, okazigis etajn lecionojn, disdonis informmaterialojn. Katalin kaj Sylvain aperis en televida raporto, plie sur titolpaĝoj de landaj ĵurnaloj, kompreneble ne pro ilia esperantisteco, sed tamen vidigante sur si ĉiam esperantaĵojn. 

Multaj el la esperantistoj sekvis la novaĵojn kaj subtenis la kilometrojn de Katalin; ne nur dum la marŝado, sed ankaŭ poste alvenas donacoj. Momente al la monkolektado kontribuis 39 personoj, promesante donaci 4476 eŭrojn, el kiu sumo jam atingis la konton de edukado.net 3192 eŭroj. Jen la paĝo de subtenpromesoj kaj jen la paĝo de senditaj donacoj. Dankon al ĉiuj, kiuj helpis, promesis helpi aŭ nun decidas kontribui.

Katalin paŝis en la 4 tagoj 140 kilometrojn, tiel laŭ la promesitaj donacoj ĉiu el ŝiaj kilometroj nun valoras 31,96 eŭrojn. Ni povis komenci plani la programon. 

La unua prov-versio de la projekto aperos en septembro. La marŝemuloj povos komenci aliĝi kaj aldoni siajn kilometrojn por antaŭenpuŝi nian karavanon. 

En la nuna laborfazo okazas la konstruado de la baza kaj provizora retpaĝo kaj kolektado de informmaterialoj. 

Ni, do, dissendas la alvokon, laŭ kiu eblas aliĝi ekde nun por aperi sur la monda mapo de la vojaĝo. Ni bonvenigas Esperanto-centrojn, klubojn, institutojn, sed ankaŭ individuojn, kiuj pretos per informmaterialoj bonvenigi nian VIRTUALAN paŝ-karavanon. 

La eŭropa itinero preskaŭ pretas, sed ni akceptas ankoraŭ kelkajn invitojn. Momente ni  serĉas lokojn ekire al oriento ekde Moskvo tra la tuta terglobo, kun la reveno al Eŭropo. Se vi volas aperi sur nia mapo bv. vidi nian formularon, plenigi ĝin kaj resendi. Baze de tiuj informoj la komisiono decidos pri la akcepto de la invito kaj petos vin pretigi kaj sendi la materialojn. 

Prioritaton por la unua rondvojaĝo havas tiuj, kiuj resendos la formularon ĝis la fino de aŭgusto kaj sendos pretajn materialojn ene de unu monato. Se vi havas pliajn demandojn, bonvolu kontakti nin per la adreso kunpashado(ĉe)edukado.net 

 

 

 

Se vi sendas donacon bv nepre indiki la celon "Kunpaŝado"

https://edukado.net/prie/subteno

Jam pluraj el la sube indikitaj lokoj konfirmis sian partoprenon. 

Kiuj lokoj aldoniĝos? Jen la aliĝformularo.

 
Poznan: Interlingvistika sesio kun instruista trejnado Al la listo Pri la someraj KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.