Novaĵoj

Kvin novaj virinoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-14 20:18:31

Okaze de la naskiĝtago de edukado.net kaj de la Zamenhof-tago en 2019 nia redakcio 5 personojn enirigas en la Panteonon.

Tri el ili elstaras pro sia instrulaboro ĉe la programo Ekparolu! , la aliajn du ni elstarigas pro ilia longdaŭra instruagado.

La vivresumojn, kiujn la distingitoj mem sendis por la Panteono, vi povas legi, kiam vi klakas al ilia bildo kaj alvenas rekte al ilia prezento ĉe la Panteono.

Ni kore gratulas kaj deziras bonan sanon kaj pluan aktivecon al la novaj premiitoj kaj petas la membrojn sub ilia nomo lasi komentojn kaj gratulvortojn. 

   
     

 

 

 

 

 

Edukado.net Al la listo Membriĝu al ILEI - elŝutu libere IPR

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.