Novaĵoj

Hodiaŭ finiĝis VEKI

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-07-31 18:40:29

 Hodiaŭ finiĝos VEKI,  la Virtuala Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Dum la semajno okazis multaj interesaj prelegoj, prezentaĵoj, podiaj diskutoj kaj funkciis liberaj babilejoj kun proponataj temoj. La partoprenantoj povis ĝui plurajn koncertojn, kuiri kune, eĉ jogumi, por refreŝigi la korpon, kiu kelkfoje dum longaj horoj estis glufiksita antaŭ la komputilo. 

La programhoraro trateksis la tutan tagnokton, sed ĉiu povas, eĉ mistrafinte la vivan elsendon, spekti la registritajn programojn. Pluraj el ili aperos ankaŭ postkongrese kaj spekteblos en la reto ankaŭ al tiuj, kiuj ne aliĝis al VEKI. 

Nia redaktoro, Katalin Kovats, plurfoje kontribuis al la programo. Ŝi prelegis pri nia retejo, pri trejnado de instruistoj, la pretigata Manlibro pri instruado de Esperanto, kaj partoprenis surpodiajn diskutojn kaj babilrondojn.

Gratulojn al ILEI, speciale al Mireille Grosjean, prezidanto, pro la riĉa kaj lerniga programo. 

Sian klerigan agadon nia redaktoro daŭrigos en la  sekva semajno, dum la Virtuala Kongreso (VK). Ŝian tiean programon vi legu en la sekva novaĵo. 

Edukado.net en la Virtuala Kongreso de Esperanto Al la listo Nova PIV rete kaj papere

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.