Novaĵoj

Forpasis Ginette Martin, nia aktiva kontribuinto

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-10 17:46:12

Venis al la redakcio la tristiga mesaĝo pri la forpaso de elstara franca Esperanto-instruisto kaj tradukisto, aktiva membro kaj kontribuinto ankaŭ al nia retejo edukado.net. La 3an de decembro forpasis en sia 80-a jaraĝo Ginette Martin. Ŝi havis multajn meritojn pri Esperanto, ŝi klopodadis varbi kaj instrui la lingvon en sia ĉirkaŭaĵo. Sed ŝi kuraĝe entreprenis ankaŭ la tradukadon de esperantaj verkoj por konigi ilin al la franclingva publiko: La Zamenhof-strato ( La rue Zamenhof ), Kroata milita noktlibro ( Journal de...

Legi pli...

La lasta KER-sesio de 2018 kaj datoj por 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-11-18 22:47:31

Inter la 16a kaj 19a de novembro en la meksika urbo Pueblo de Zaragoza okazis la 14a Meksika Esperanto-Kongreso (14a MEK), kies ĝenerala temo estas: " Interkultura komunikado kaj internacia perado ". Kromaj eroj de la 14a MEK estis sciencaj kaj movadaj prelegoj, distraj kaj lingvolernigaj programeroj kaj ĝin partoprenis iom pli ol cent homoj el diversaj provincoj de la lando, tiel kiel homoj el Hispanio, Konga Demokrata Respubliko, Koreio kaj Usono. Kadre de tiu kongreso la ekzamenkomisiono de UEA kun la loka helpo de Mallely Martinez okazigis la lastan KER-sesion...

Legi pli...

Bonvolu registri viajn kursojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-10-01 21:41:13

 Ni petas ĉiujn, kiuj instruas, ke ili registru siajn kurson en la KURSEJO.   Tiuj, kiuj iam registris jam kurson, povas uzi la antaŭajn informojn kaj nur la modifendaĵojn ŝanĝi en la formularo. Serĉu la parton  " Aldonon surbaze de la antaŭaj informoj ". Post la registrado la raportintoj havos aŭtomatan aliron al la sekcio Instrumaterialoj kaj povos uzi la ekzercojn por sia laboro. Antaŭdankon pro via kunlaboro, kiu...

Legi pli...

Jam pli ol mil ludantoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-09-30 22:50:06

En tiu ĉi novaĵo ni resumas la rezultojn kaj la spertojn de la pasintaj tri monatoj de la RISKO-ludo.  La unua bona novaĵo estas, ke la ludo havas jam pli ol 1000 aliĝintojn . La jubilea ludanto aliĝis al la ludo la 30an de julio, li estas  Luzius Juon el Svislando , kiun ni kore gratulas.  Estas 4 personoj, kiuj transiris 1400 ludtagojn, kaj pliaj 42, kiuj estas super 1000. El tiuj 42 ludantoj 13 personoj rajtas...

Legi pli...

La 15a Universala Kongreso de edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-19 17:07:46

Edukado.net denove, nun la 15an fojon partoprenis la Universalan Kongreson, ĉi-jare en Lisbono, Portugalio. La kongreso estis relative granda, kompare kun tiuj de la antaŭaj jaroj. Aliĝis preskaŭ 1600 personoj. La kongresejo situis en tereno de universitato, kun agrable vastaj koridoroj por babiladoj, pluraj malmultekostaj manĝejoj kaj kafejoj ene de la konstruaĵoj. La solaj malagrablaĵoj estis, ke en la salonoj ne estis klimatizilo (mi mem spertis agrablan temperaturon nur en la libroserva salonego) kaj la movhandikapaj kaj aĝaj homoj nur kun malfacilaĵoj povis atingi la salonojn en la diversaj niveloj de la konstruaĵoj. Kvankam tute bone...

Legi pli...

1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.