Novaĵoj

Forpasis Mila van der Horst-Kolińska

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-11 10:46:17

Ni informas vin ke la 13an de decembro en maljunuldomo en Hago en sia 93a jaraĝo forpasis konata esperantistino Mila van der Horst-Koli ń ska, la "Patrino de Mazi".  Mila naskiĝis apud Vilno, en tiama Pollando, en 1927. Ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj aktivis kiel esperantisto unue en la pola urbo Szczecin.  En 1963 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson, interalie por ekkoni Andreon Cseh kaj lian metodon, por kies disvastigo ŝi poste dediĉis sian vivon.  Mila geedziĝis en 1975 kun nederlanda esperantisto Gerard van...

Legi pli...

Poznan: Interlingvistika sesio kun instruista trejnado

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-09-19 22:13:22

La 7a grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian 3-an jaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando). 10 partoprenantoj el 9 landoj (Francio, Rusio, Brazilo, Germanio, Usono, Sud-Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum la sesio inter 14-20-a de septembro 2019. Ĉi-lastan gvidis Ilona Koutny kun temoj pri internacia kaj interkultura komunikado instigante diskutojn en la grupo. Kontribuis al la...

Legi pli...

Estu gastigonto de la paŝ-karavano

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-08-11 16:52:03

En nia antaŭa mesaĝo ni jam raportis pri nia nova projekto Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo kaj alvokis vin helpi kolekti monon, nome subteni la kilometrojn de Katalin por ebligi la realigon de la projekto. (Pri la planoj kaj la marŝado vi povas legi pli detale en la supre indikitaj ligoj.) En tiu ĉi mesaĝo ni volas raporti pri la evoluo de la projekto kaj diskonigas alvokon por inkludi vin en la laboron.  La 4-taga marŝado, kiun Katalin kaj Sylvain partoprenis meze de...

Legi pli...

Pri la someraj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-08-05 13:35:36

Post la 8a tutmonda ekzamentago okazis 4 ekzamensesioj dise en la mondo. Ĉiu el ili ligiĝis al landa aŭ internacia aranĝo.  La unuan kompleksan sesion (skriban kaj parolan partojn) ni organizis dum la brazila kongreso, la 22an de junio en  Goiânia . Tie ekzameniĝis 9 kandidatoj.  La dua ekzamentago estis en la usona Raleigh , dum la jubilea 50a NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro). En tiu aranĝo trapasis kompleksajn ekzamenojn 10 personoj, inter ili ankaŭ Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de Ludoviko Zamenhof.    ...

Legi pli...

Instruista trejnado en Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-08-03 18:33:34

        INSTRUISTA TREJNADO en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune  organizas unujaran instruistan trejnadon  kun la kontribuo de Edukado.net, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.  La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa...

Legi pli...

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.