Novaĵoj

KER-ekzamenoj – ĉi-jare ni havu la 2500-an diplomiton

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-02-20 12:02:09

 Ĵus aperis nia artikolo en la revuo Esperanto (marto 2020)                                     Ligiloj por pliaj informoj  ...

Legi pli...

Arda kaj multkolora interlingvistika sesio en la suna Poznano

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-02-09 10:06:52

La studentoj de la 3-jaraj Interlingvistikaj Studoj de UAM atingis sian sesan, do lastan semestron per la februara sesio (1-7.02.2020). En la lasta jaro ili jam laboris en du specialiĝoj: komunikado kaj instruado, krome komencis pretigi la finlaboraĵon kiun ili defendos kadre de la lasta ekzameno en septembro. Al la komunikada specialiĝo – krom la lokaj stabanoj Ilona Koutny kaj Michael Farris koncerne la lingvajn aspektojn de komunikado – kontribuis ĉi-foje ankaŭ pola psikologino, ...

Legi pli...

Rezultoj kaj venkintoj de RISKO en 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-01-07 21:28:24

              La jaro 2019 estis la 7a ludjaro de RISKO. Pro la reguloj, laŭ kiuj post 1000 ludtagoj oni povas pluludi nur kontraŭ donaco aŭ laboro por edukado.net, kaj post 1400 ludtagoj oni ne plu rajtas ludi, signife malkreskis la nombro de niaj ludantoj. En 2019 sume ludis 760 personoj, venis al la ludo nur 48 novaj riskemuloj kiuj...

Legi pli...

KER-ekzamenoj en 2020 kaj 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-01-03 23:09:36

Ni anoncas al vi, ke ni decidis la daton de la 9a Tutmonda Ekzamentago en 2020.  Ĝi okazos la 20-an de junio Jam  eblas peti sesion ĉe la paĝaro de organizantoj.  Bonvolu unue bone legi la kondiĉojn. Okaze de demandoj ne hezitu turni vin al Katalin Kovats . Resume pri la jaro 2019 ni publikigas nun la sekvajn statistikaĵojn.  2019 estis laŭkalendare la dek-dua ekzamenjaro...

Legi pli...

Dutaga intensa Esperanto-Kurso antaŭ UK en Montrealo

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-21 15:50:07

    Intensa Esperanto-preparkurso por la Universala Kongreso de Esperanto. Katalin kaj Sylvain invitas vin al unika lerno-sperto : Parolu Esperanton en du tagoj! Kiam? Vendredon, la 31-an de julio, kaj sabaton, la 1-an de aŭgusto. La Universala Kongreso de Esperanto komenciĝos vespere la 1-an de aŭgusto kaj finiĝos tagmeze la 8-an de aŭgusto. Pli ol 60 landoj estos reprezentataj en la kongreso. Partoprenantoj interkomunikiĝos pere...

Legi pli...

1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.