Novaĵoj

Programoj kaj ebloj dum la pandemio

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-12 14:06:19

Estimataj membroj de edukado.net, karaj kolegoj.  Mi esperas, ke vi ĉiuj bone fartas, sen perdoj kaj sen malsaniĝoj vi transiris bone la ĝisnunan periodon de la pandemio. Ni konscias, ke ĝi ne finiĝis ankoraŭ, ke en pluraj landoj la viruso ĝuste nun vaste kaj amase akiras siajn viktimojn. Kuraĝon al la koncernuloj! La reguloj kaj prevent-paŝoj, la socia distanciĝo al ni ĉiuj ŝanĝis la vivon, aldonis multajn pliajn taskojn kaj samtempe igis nin ŝanĝi niajn vivkutimojn kaj rimedojn, ekzemple de interkomunikiĝo kaj partopreno en niaj sociaj cirkloj.  Avantaĝo estas,...

Legi pli...

Novaj instruformoj en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-05-03 17:35:56

Dudeko da geonkloj de nia programo Ekparolu! kunsidis per la programo Zoom la 2an de majo. En la kunsido okazis taksado de la programo baze de la opinioj de la genevoj, kiuj finis la studojn ĉe Ekparolu!. Pri tiu temo baldaŭ aperos publika dokumento kun resumo.  La partoprenantoj konstatis ke Ekparolu! bone funkcias, sed mankas genevoj, estas multaj nemenditaj sesioj, sekve la programo bezonas esti...

Legi pli...

Jam 12 kronvirusaj intervjuoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-05-01 07:52:08

  En la pasintaj semajnoj nia redaktoro Katalin Kovats pretigis kaj publikigis 12 intervjuojn kun esperantistoj dise en la mondo.  La temoj estas diversaj, sed iel en ĉiu babilado aperas pandemiaj pensoj, raportoj aŭ solvoj por la problemoj, kiuj nun malagrabligas nian vivon.  Krom la malsano kaj disvastiĝo de la viruso vi povas aŭdi kiel diversaj organizaĵoj sukcesis plu labori ankaŭ malĉeeste. Margaret Zaleski-Zamenhof, kuracisto, rakontas ke ŝi "kaptis la viruson, sed ŝin ne kaptis la viruso". Kun Martin...

Legi pli...

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-04-29 01:51:25

  Ni oficiale informas vin pri tio ke la 9a Tutmonda Ekzamentago , planita por la 20a de junio estas prokrastita al la 28-a de novembro . Memkompreneble la ekzamenoj dum la kongreso kaj en la monatoj  junio, julio kaj aŭgusto same ne povos okazi.  La kialo de la prokrasto estas la pandemio, kiu espereble post 6 monatoj ne malhelpos nin okazigi la ekzamenojn. La organizantoj akceptis la ŝanĝitajn datojn kaj ni aŭtomate transportos ankaŭ la jamajn aliĝilojn al novembro. Tiuj kandidatoj, kiuj...

Legi pli...

Zamenhof pri Zamenhof kaj Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-04-15 16:41:02

                                La 3an de marto Margaret Zaleski-Zamenhof havis la okazon prelegi pri Ludoviko Zamenhof, pri liaj idealoj kaj lingvo Esperanto.  Margaret en...

Legi pli...

1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.