Novaĵoj

Novaj premiitoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-12-12 21:05:47

Okaze de la 19a datreveno de Edukado.net ni kun ĝojo diskonigas la nomojn kaj vivresumojn de la ok kolegoj, kiujn ni ĉi-jare, laŭ la tradicio, enirigas en nian Panteonon. Ni elektis ilin pro diversaj kialoj, valorigante foje multjardekan agadon, foje eksterordinarajn atingaĵojn, faritajn lastatempe por nia komunumo. Klakante al la unuopaj fotoj vi povas legi la vivresumojn kaj mem ekkoni la personojn kaj ilian agadon. Viaj komentoj, gratulovortoj kaj bondeziroj estas bonvenaj. 

Nia redakcio kore gratulas la premiitojn kaj dankas ilin pro ilia valora kaj pormovada laboro.

Bonan sanon kaj pluan aktivan agadon al ili ĉiuj deziras Katalin Kovats, redaktoro  





       





       
Morgaŭ ni fermos RISKOn, sed ... Al la listo Ĵus aliĝis nia 6000a membro!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.