Novaĵoj

Morgaŭ ni fermos RISKOn, sed ...

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-12-30 13:36:32

  


 

 

 

 

Mi havas por vi malbonan kaj bonan novaĵojn. 

La 31a de decembro estos la lasta ludtago de RISKO. Post unu tago ni fermos la ludon. La paŝon ni faras por revigligi la ludon kaj ebligi al ĉiuj, kiuj jam atingis la maksimuman limon ludi, reveni al la ludo plenrajte. 

Ferminte RISKON ni konservos la statistikaĵojn kaj kreos paĝon pri la ĝisnunaj venkoj
Sed ne malĝoju! Ni lanĉos novan turnon, kiun ni nomos RISKO 2. Ĉiu povos ekludi de nulo kaj havi la plenan ludon. Estos multaj novaj demandoj, sed ankaŭ la malnovaj estos enmiksitaj. Ni esperas, ke la nova defio allogos vin kaj multaj el vi reludos.
La nova turno komenciĝos la 15an de januaro. Vi denove ricevos mallongan averton pri tio. 

Por tiuj, kiuj neniam riskumis, ni proponas profiti la nunajn du tagojn por provi kaj vidi al kio ni invitas vin. Vi riskos nenion, vi simple riskumu!

Se vi ĝuis kaj antaŭvidas ĝui la ludon, eble vi volas esprimi tion per donaco, pro kio ni vere tre ĝojus. Jene vi trovas manieron kontribui en la subtenpaĝo.

Se vi volas esprimi vian opinion pri tiu paŝo aŭ la ludo, vi povas skribi mesaĝon en la FORUMO 

Ni deziras al vi ĉiuj belegan kaj RISKO-plenan (sed nur ĉe edukado.net) novan jaron!
Katalin Kovats, redaktoro  

Pri la nova RISKO-ludo kaj premioj Al la listo Novaj premiitoj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.