Novaĵoj

9a Tutmonda Ekzameno - malgraŭ la epidemio

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-11-28 08:47:40

Hodiaŭ, la 28-an okazas la 9a Tutmonda Ekzamentago, kiun partoprenas sepdeko da kandidatoj en 12 urboj de 9 landoj de kvar kontinentoj. Tutmondan ekzamenon kutime ni organizas en junio de ĉiu jaro, sed en 2020 ni devis prokrasti tiun pro la pandemio. 

Entute aliĝis al la ekzameno 20 lokoj, kaj danke al Mirejo Grosjean ankaŭ en Afriko ni sukcesis lanĉi la unuan KER-sesion. Pro la viruso kaj plistriktiĝo de la reguloj 8 urboj devis retiriĝi je 2-3 semajnoj antaŭ la efektiva ekzamentago. 

La 12 lokoj, kie fin-fine ni ekzamenas estas: Tokio kaj Okinaŭo en Japanio, Pekino en Ĉinio, Hanojo en Vjetnamio, Moskvo en Rusio, Lieĝo en Belgio, Kotonuo en Benino, Fortalezo kaj Maceio en Brazilo, Cuenca en Ekvadoro kaj Meksikurbo kaj Guadalajara, Jalisco en Meksiko. 

La nomojn de niaj kunlaborantoj kaj lokaj organizantoj vidu en la dankopaĝo. Krom la skriba ekzameno en 4 lokoj (Hanojo, Okinaŭo, Lieĝo kaj Fortalezo) okazas ankaŭ parolaj partoj kun 13 kandidatoj. Ilin ekzamenos pere de la programo Zoom Katalin Kováts, Zsófia Kóródy kaj Mónika Molnár. 

La raportojn kaj informojn pri la evento vi povas sekvi en la paĝo de la 9a Tutmonda Ekzameno. Fotoj aperas dum la tuta tago ankaŭ en la paĝo de edukado.net en Fejsbuko, kie vi povas kuraĝigi la kandidatojn per komentoj. 

Ni aparte gratulas ĉi tie al la loka komisiono en Moskvo, kie oni okazigas nun la 10an fojon KER-ekzamenon kaj al Fortalezo (BR), kie ili sukcesis aperigi raporton pri la evento en tri  lokaj ĵurnaloj. 

Katalin Kováts, la organizanto de la evento ankaŭ ĉi-loke esprimas siajn dankegojn al ĉiuj, kiuj helpis realigi la sesion kaj gratulas al la kuraĝaj partoprenantoj. 

Ĵus aliĝis nia 6000a membro! Al la listo Pretas la Manlibro pri instruado - antaŭmendu ĝin!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.