Novaĵoj

Pretas la Manlibro pri instruado - antaŭmendu ĝin!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-10-28 15:50:05

 Estimataj,

Mi kun fiero informas vin, ke ni finpretigis la Manlibro pri instruado de Esperanto, pri kies kompilado kaj redaktado mi okupiĝis dum tiu ĉi tuta jaro. Ĝi estos baza fakliteraturo kaj nemalhavebla helpo por ĉiu, kiu instruas Esperanton aŭ gvidas kursojn, klubojn de esperantistoj. La libron eldonas ILEI, Edukado.net kaj E@I kune. 

Mi ankaŭ ĉi tie volas mencii la nemalhaveblan helpon, kiun la korekto-teamo de Edukado.net kaj la aliaj kunlaborintoj donis al mi por krei bonegan kvaliton. Ilian nomon vidu en la mendilo. 

Detalojn pri la kunlaborintoj kaj enhavo vi povas legi en la oficiala antaŭmendilo. Se vi sendos vian mendon antaŭ la 20a de novembro, vi povos iom ŝpari kaj ankaŭ helpi al ni scii, kiom granda estas la konkreta intereso, kiom da ekzempleroj ni presigu. 

Do vizitu la retejon (klaku al la bildo), legu ĉion kaj agu laŭ via bontrovo kaj ebloj. Estos eblo plenigi la liberan spacon en la pakaĵo pere de la libretoj Poŝamiko (kiu mendeblos kun rabato) kaj havi la saman sendokoston. 

Pro la ĝenerale altaj poŝtokostoj ni sugestas al vi fari kunmendon kun amikoj, loĝantaj proksime, ĉar la plej avantaĝa eblo (laŭ kilogramoj kaj kostoj) estos mendo de tri libroj. Bone observu la tabelon!!!!  

Mi atentigas vin, ke eblos subvencii kolegojn el nepagipovaj landoj, nome ĉe la mendo vi povos pagi pli da mono ol la prezo kaj el la kolektita mono ni povos ebligi malpli altan koston kaj sendadon al tiuj, kiuj tion bezonas kaj petas. Ni estu solidaraj.

Kaj nun, ek al la prezento kaj mendilo de la libro: https://manlibro.ikso.net/

Amike, Katalin Kovats via kaj ĝia redaktoro 

  

9a Tutmonda Ekzameno - malgraŭ la epidemio Al la listo Bonvolu registri viajn kursojn, ankaŭ la virtualajn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.