Novaĵoj

Brilanto venkis en la RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-05-01 16:17:24

Post la enkonduko de gravaj ŝanĝoj en la reguloj de la RISKO-ludo dudeko da ludantoj devis halti kun la ludo, ĉar ili trapasis la 1000 ludtagojn. Kelkaj el ili per donaco akiris pliajn 400 ludtagojn.  La ludo tamen iras plu, fariĝis pli interesa, ĉar pluraj ekhavis novajn ŝancojn.  En la unua loko finis en marto nia malnova ludanto, brilanto el Finnlando , kiu tamen devas ŝpari je siaj ludtagoj same kiel...

Legi pli...

En Greziljono okazis la unua KER-sesio de 2018.

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-04-29 21:18:29

Per la ekzamenoj la 27an kaj 28an de aprilo, en la kastelo Greziljono, en Francio komenciĝis la KER-sezono de 2018. Mi aldonu ke ĝis nun estis petitaj ekzamenoj en 29 urboj .  En Greziljono post preparsemajna programo ekzameniĝis 10 kandidatoj je tri niveloj. Inter ili estis ne nur francoj, sed kandidatoj ankaŭ el Svislando, Nederlando kaj Britio. En la kastelo, krom la skriba ekzameno, eblis trapasi ankaŭ la parolan parton. Danke al la ĉeesto de rajtigita ekzamenanto François Lo Jacomo kaj skajpa kontaktiĝo kun Katalin Kovats el Nederlando 8 personoj profitis el...

Legi pli...

Aktualaĵoj kaj helpoj por la kandidatoj de la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-04-17 10:57:01

Ene de semajno, la 28an de aprilo komenciĝos la unua KER-sesio de 2018 en Francio, en la Kastelo Greziljono. Per tiu evento startos serio de ekzamenoj. Ĝis nun aliĝis 27 lokoj kaj ni atendas ankoraŭ 2-3 aliajn. Bone progresas ankaŭ la individuaj aliĝoj, elstaras lokoj kiel Kuritibo dum la Brazila Kongreso, kie jam 20 personoj planas ekzameniĝi, ĉina urbo Zaozhuang, jam kun 19 kandidatoj kaj la Somera Esperanto-Semajno (SES) jam kun 13 kandidatoj.  Bedaŭrinde estas ankoraŭ sesioj kun neniu kandidato, sed la lokaj organizantoj esperas, ke la aliĝoj venos baldaŭ. Memoru bone, ke ne...

Legi pli...

Gravaj ŝanĝoj en la reguloj de RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-27 21:53:25

En tiu ĉi mesaĝo mi informas la membrojn, precipe la riskoludantojn, pri grandaj kaj gravaj ŝanĝoj en la ludo. RISKO fariĝos 5-jara en aprilo kaj estas kelkaj ludantoj, kiuj dekomence ludas. La du ĉampionoj estas:  Nicole Else el Aŭstralio kun 1445 ludtagoj kaj 18 monataj gajnoj.  Valentin Melnikov el Rusio kun 1441 tagoj kaj kun 16 monataj gajnoj.  Ni gratulas ilin, sed samtempe ankaŭ adiaŭas, ĉar por ili la ludo ekde...

Legi pli...

Elŝuteblas nia jarraporto pri 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-27 10:02:36

    Ni informas vin ke nun elŝuteblas nia jarraporto pri 2017. La baza versio troviĝas en la DOSIERUJO  ,  klaku al la apuda foto.  La pli ampleksa versio, kune kun la detala financa raporto, legeblas nur al niaj sponsoroj .  Ĝi elŝuteblas en la paĝo internaj raportoj por la sponsoroj. Ni petas ĉiun membron ensaluti en la paĝaron kaj tiel aktivigi la...

Legi pli...

1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.