Novaĵoj

Kiu kaj kie deziras kunorganizi KER-sesion?

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-02-28 10:46:16

Baldaŭ finiĝos la eblo peti rajton organizi KER-sesion. Bv. vidi la datojn, eventuale aliĝi al iu sesio kaj organizi ekzamenon en via urbo, en via klubo. Se vi havas 5 kandidatojn jam povos okazi ĉe vi ekzamensesio.   Ni precipe por la tutmonda ekzamentago (16a de junio) atendas pliajn urbojn. Kontaktu min, se vi havas demandojn. Al la jam aprobitaj sesioj eblas aliĝi per klako al la urbonomo ĉe tiu ĉi paĝo: ...

Legi pli...

Raporto pri la KER-ekzamenoj en 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-01-15 11:30:43

2017 estis laŭkalendare la deka ekzamenjaro en kies fino ni atingis sume 2012 sukcesintojn. En la 10a kalendarjaro de la KER-ekzamenoj okazis entute 5 memstaraj ekzamensesioj en kvar landoj. Ni organizis la 6an tutmondan ekzamensesion en du partoj (la 10an kaj la 17an de junio) en 18 urboj de 14 landoj. En tiuj urboj ekzameniĝis entute 117 personoj kaj sukcesis 99. Poste ni havis apartan sesion dum la hispana landa kongreso en Teruel. Komence de julio okazis paralelaj sesioj en la usona urbo Raleigh, dum la landa kongreso kaj en Herzberg, Germanio. En julio...

Legi pli...

Sukcesa unua jaro de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-31 16:55:16

La 4an de januaro estos la unua datreveno de tio, ke ni lanĉis la definitivan programon de EKPAROLU! .  Antaŭ ni jam eksperimentis dum tuta jaro en 2016 kaj okazigis 150 prov-sesiojn, el kies spertoj ni konstruigis la programon.  En la unua plena jaro, en 2017 ni okazigis precize 700 sesiojn. Verdire ni devis iom lukti ĝis la lasta horo de silvestro por alveni ĝuste al tiu nombro, sed fine ni sukcesis kaj tio ĝojigas nin ĉiujn.  ...

Legi pli...

RISKO-resumo pri 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-31 14:22:53

La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2017. Ili estis mezume ĉ. 100 personoj en ĉiu monato. Ili ludis ĉ. 19500 ludojn solvante 49500 demandojn. En 2017 ni ekhavis 113 novajn ludantojn.                            ...

Legi pli...

Leciono por diplomatoj dum la Zamenhof-festo

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-20 12:53:48

En centoj da lokoj kaj manieroj festis nia komunumo la Zamenhof-tagon. Rimarkeble estis, ke en pluraj lokoj ni sukcesis montri nin ekster la movado, kiel ekzemple ĉe UNESCO en Parizo.  Nia retejo same elpaŝis, partoprenis kaj kontribuis en la Zamenhof-festo de la Ambasadejo de Pollando en Hago , Nederlando.  Komence de la posttagmezo de la 15a de decembro Jean-Jacques Wintraecken, nia plej aktiva onklo de la Ekparolu-programo vizitis Katalin Kovats, la redaktoron, kaj ili faris filmitan intervjuon, kiun ni publikigos en la unua...

Legi pli...

1 ... 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.