Novaĵoj

Kie okazu KER-ekzamenoj en 2018?

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-11 18:07:19

La Ekzamena Komisiono de UEA nun pretigas sian KER-kalendaron por la jaro 2018.  Krom kelkaj fiksaj kaj regulaj sesioj, kiel tiuj dum la Universala Kongreso kaj dum la Tutmonda Ekzamentago estas ebloj okazigi kelkajn aliajn sesiojn. Organizantoj de landaj kongresoj aŭ aliaj gravaj kaj multnombraj eventoj povas nun peti propran sesion, kondiĉe ke antaŭvideblas almenaŭ 10 kandidatoj.  Se vi havas malpli da ekzameniĝontoj alia eblo estas peti sesion por dato, kiam jam en alia loko estas sesio. Tio signifas, ke eblos partneriĝi kaj samtempe kun aliaj lokoj organizi malgrandan sesion. ...

Legi pli...

Novaj trejnitaj instruistoj el Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-29 20:26:40

Kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan en la tria jaro de la studoj oni povas specialiĝi pri kelkaj fakoj, inter ili ankaŭ pri metodologio de instruado de Esperanto. Por ke la grupo estu pli granda kaj el la instruado povu profiti pli da personoj ILEI kaj edukado.net kunlaboras kun UAM kiu ebligas al la interesiĝantoj unujaran trejnadon. Tiu programo konsistas el dufojaj unusemajnaj renkontiĝoj en Poznan, en septembro kaj en februaro kaj inter tiuj renkontiĝoj oni rete laboras, studas, solvas testojn kaj taskojn. La metodikan laboron (surbaze de sia kurso RITE) gvidas Katalin...

Legi pli...

Jam 700 sesioj ĉe Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-11 11:18:57

10a de septembro 2017 Kadre de nia programo EKPAROLU! ni ĵus okazigis la 700-an parolsesion. En la antaŭa jaro, dum la provperiodo, niaj geonkloj gvidis 150 sesiojn, dum en la jaro 2017 precize 550.  Tio sume estas 700.  Ni fieras pri tiu nombro de lecionoj, sed scias, ke nia laborkapacito estas multe pli granda, ni povus helpi al multoble pli da personoj. Momente estas registritaj 58 geonkloj kaj entute 82 genevoj. El ili finis sian ekzercadon 30 personoj,...

Legi pli...

Raporto pri la somera laboro: Raleigh (US)

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-08-07 23:04:14

Post longa somera aktivado venis tempo raporti al vi pri la faritaj laboroj. Mi antaŭvidis, ke pro la densa programo mankos tempo kaj energio regule raporti, bedaŭrinde tiel okazis.   Nun via redaktoro denove estas ĉe sia komputilo kaj almenaŭ dum unu monato dediĉos sin nur al la paĝara laboro.  Verdire ankaŭ dum la pasintaj semajnoj la aktivadoj, ĉeestaj kursoj, seminarioj, trejnadoj kaj prelegoj pasis ĉirkaŭ edukado.net, ni uzis la paĝarajn materialojn, diskonigis ties valoraĵojn, akiris novajn membrojn kaj uzantojn.  ...

Legi pli...

Somera programo de la redaktoro

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-29 14:04:18

Estimataj,  Por la plimulto de la homoj julio kaj aŭgusto signifas feriojn, sed vi, esperantistoj, scias, ke tiu estas la periodo de serio de Esperanto-aranĝoj, por kelkaj tamen ferioj, por aliaj laboro.  Mi mem morgaŭ ekvojaĝos, komencos serion de Esperanto-programoj kaj tio signifas du gravajn aferojn. Mi havos okazon renkonti multajn el vi vive, kunlabore, en kursoj, ekzamenoj, seminarioj aŭ en simplaj renkontiĝoj, sed ankaŭ tion, ke por la reta laboro restos malpli da ebloj. Mi provos tamen ĉiun tagon kontroli kaj fari la plej gravajn aktualigojn, disdoni informojn, sekvi...

Legi pli...

1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.