Novaĵoj

La plej bona ideo por ĉiuj - recenzo pri teatraĵo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-21 19:07:28

"House of Nouws", nederlanda teatrogrupo de junuloj kreis teatraĵon pri Esperanto kiun ili prezentis en prestiĝa tutsemajna kultura festivalo.  La redaktoro de edukado.net helpis la grupon per informoj, ekzercigis al la aktoroj la prononcadon kaj ĉeestis la ĉefprovon kaj la premieron. La prezento donis multajn okazojn por diskonigi informojn pri Esperanto, dum la festivalo kaj ankaŭ en la regionaj gazetoj. Ĉar malmultaj esperantistoj povis spekti ĝin, Katalin verkis detalan prezenton pri la evento kaj ni publikigas ĝin ĉi tie en la horo de la lasta festivala ludo de la spektaklo, tiel ne ĝenante la ĝuon...

Legi pli...

La 1000-a sesio de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-18 22:17:04

Laŭ amsterdama tempo la 18an de marto, vespere okazis nia 1000-a parolsesio, inklude ĉiujn sesiojn de la provperiodo en 2016 kaj tiujn de la definitiva programo, lanĉita en januaro 2017.  La 1000a konversacio disvolviĝis inter nia litova kolegino Vida Kulikauskiene kaj nia nevo Piret/Luluu el Estonio. Gratulojn al ili ambaŭ.  Ni havas nun 61 geonklojn, el kiuj en 2018 laboris jam 21. Ĝis nun ni havis 130 genevojn, el kiuj 37 jam finis siajn studojn kun 10-20 sesioj, kaj  93 nun laboras aŭ pretiĝas ekhavi sesion. La kunlaborantoj venas el...

Legi pli...

Ni havas 5000 membrojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-16 00:17:09

  La 15an de marto edukado.net ekhavis la 5000-an membron.  La jubilea aliĝinto estas  Maria Aparecida M de Mello  el Brazilo, kiun ni kore bonvenigas kaj gratulas.          Kompreneble ĉiuj tiuj membroj ne aktivas en la paĝaro, eĉ multaj estas, kiuj delonge ne ensalutis. Tamen la fakto, ke jam tiom multe da interesiĝantoj iam registriĝis, indikas, ke estas granda intereso pri nia laboro,...

Legi pli...

Jam 24 urboj kandidatiĝis por okazigi KER-sesion en 2018

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-07 19:09:06

Ni informas vin, ke la 16a de marto estas la limdato por peti permeson organizi KER-ekzamensesion kadre de la 7a Tutmonda Ekzamentago, organizota por la 16a de junio. Ni jam havas 16 urbojn el 11 landoj, kiuj indikis sian intereson. Pliaj 8 urboj kaj datoj estas jam konataj por individuaj sesioj. Ankaŭ al ili eblas aliĝi por paralela sesio, sed eblas peti apartan sesion por alia grandnombra aranĝo.  Kiu ajn, kiu volas kunlabori, bv kiel eble plej rapide kontakti Katalin Kovats.  Sed sciu, ke...

Legi pli...

Novaĵoj pri RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-02-28 19:42:15

  Kvankam lastatempe ni ne raportis regule pri la venkintoj en la ludo RISKO, en tiu ĉi novaĵo ni resumas la unuajn du monatojn de 2018. Jam de longaj jaroj estas du ludantoj, kiuj arde konkuradas por la monataj kaj jaraj venkoj. Estas bone, ke nun en januaro venkis unu, en februaro venkis la alia. Ni kore gratulas al Valentin Melnikov (vmel) el Moskvo kaj Nicole Else (Nicolee) el Aŭstralio pro ilia senĉesa kaj brila ludo.  Restis nur unu monato ĝis la 5a datreveno de la...

Legi pli...

1 ... 19 20 21 22 23 24 25 26 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.