Novaĵoj

Post la 6a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-12 18:51:17

La 10an kaj la 17an de junio sukcese okazis la 6a Tutmonda Ekzamentago.  En 18 lokoj fine ekzameniĝis "nur" 117 personoj, ja intertempe 16 nuligis sian partoprenon aŭ simple ne aperis en la ekzamenejo. La ekzamenoj okazis en la sekvaj 14 landoj: Anglio, Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Japanio, Kolombio, Nederlando, Rusio, Serbio, Svedio, Svislando kaj Usono. Ĉar en kelkaj lokoj ekzameniĝis ankaŭ alilandaj kandidatoj, al la laŭlanda statistiko , okaze de plena sukceso, aldoniĝos la sekvaj nombroj: Francio (21), Kolombio (15), Rusio (13), Ĉinio (9),...

Legi pli...

Komenciĝis la 6a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-09 21:12:58

La 9-10an kaj la 17an de junio en 18 urboj de 14 landoj 131 personoj trapasos Esperanto-ekzamenojn laŭ la Eŭropa Referenckadro.  La ekzamenoj laŭkontrakte kaj finance apartenas al UEA kaj ORIGO, la hungara ŝtate agnoskata ekzamencentro, sed la efektivan prepar- kaj organizan laboron faras Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net. Ŝian agadon subtenas ne nur la anoj de la Ekzamena Komisiono de UEA, Renato Corsetti kaj Zsofia Korody, sed ankaŭ dudeko da aliaj lokaj kunorganizantoj, el kiuj multaj jam plurajn fojojn okazigas en sia loko ekzamenon. Elstaras el ili Svetlana Smetanina kaj Irina Gonĉarova,...

Legi pli...

AMO-seminario en Svislando kune kun edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-27 22:46:37

Nia redaktoro, Katalin Kovats, fine de majo 2017 kontribuis al la programo de intensa kvartaga AMO-seminario, (Aktivula Maturigo)  okazinta en la svisa vilaĝo Les Brenets, ĉe la limo kun la franca vilaĝo Villers-le-Lac. La instruado de Esperanto, honore al la Jaro de la Lernanto, ricevis specialan emfazon kadre de la seminaria programo. La ĉeforganizanto de la programo estis Mireille Grosjean, prezidantino de ILEI. Aktive partoprenis Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj Monika Molnar, instruistino de la privata lernejo La Granda Ursino,  de la apuda urbo La Chaux-de-Fonds.  ...

Legi pli...

Lastaj tagoj por aliĝi al la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-08 13:17:59

La Ekzamena Komisiono de UEA informas vin pri tio, ke meze de majo finiĝis la aliĝperiodo al la ekzamenoj en junio.  Estas jam lanĉitaj la aliĝiloj por la du sesioj en Usono kaj por la kongresa ekzameno en Seulo.  Se vi planas partopreni iun ekzamenon, bonvolu ne heziti aliĝi, ĉar la lokoj por la parolaj partoj estas limigitaj.  Informojn pri la KER-ekzamenoj vi trovas en la ekzamenpaĝo. Jen pliaj rektaj...

Legi pli...

La ludo RISKO fariĝis 4-jara

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-02 00:20:31

  En aprilo 2017 nia ludo RISKO fariĝis 4-jara. En tiu tempoperiodo aliĝis al la ludo 874  personoj el 67 landoj. Kiel plej ofte ankaŭ en tio francoj estas la plej multnombraj, ili estas 135. Ludis jam pli ol 1000 tagojn 30 personoj.  En la monato aprilo de 2017 ludis 108 riskemuloj, inter ili 14 novaj ludantoj. Gajnis la ĉi-monatan ludon euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka) el Pollando , al kiu ni kore gratulas. Li nun ne ricevos donacon, ĉar...

Legi pli...

1 ... 24 25 26 27 28 29 30 31 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.