Novaĵoj

Informoj pri la 9a Tutmonda KER-ekzameno en novembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-09-18 11:12:09

Kiel vi scias la 9an Tutmondan ekzamentagon ni planis por junio, sed devis nuligi ĝin pro la epidemio. 
Je peto kaj insisto de esperantistoj estis fiksita nova dato, la 28a de novembro, por tamen okazigi en tiu ĉi jaro KER-ekzamenojn, malgraŭ tio, ke la epidemio ekatakis la mondon en dua ondo. 
Jam aliĝis 13 urboj de 11 landoj, kie oni pretas okazigi ekzamenojn. Kompreneble ĉio daŭre dependas de la viruso. Ni preparas la ekzamentagon estante optimismaj, sed konsciaj pri tio, ke lastmomente kelkaj el la lokaj aranĝoj eble devos esti nuligitaj. Se tiu malĝojiga paŝo devos okazi, ĝi ne povas porti negativajn financajn konsekvencojn por la kandidatoj kaj organizantoj. 

Do, ni petas la respondeculojn pretigi ĉion necesan kun la eblo nuligi la sesion je unu semajno antaŭ la dato. La kandidatoj pagu siajn ekzamenkotizojn al la loka organizanto, sed tiu devos ĝiri la sumon nur post la sukcesa okazo de la sesio. Ni bezonos trovi solvon por la sendado de la testoj, prefere al senpartia lokulo, kiu pretos lastmomente presi la materialojn kaj sekure peri ilin al la ekzamenlokoj. Kiel ajn, la taskoj kaj paŝoj devos esti preparitaj eĉ pli detale kaj singarde ol en la antaŭaj sesioj. 

Dum prelegoj en la someraj kongresoj Katalin Kovats menciis, ke oni planas okazigi plene retajn ekzamenojn, kiuj estas trapaseblaj el via propra hejmo, kio estus tre oportuna eblo en tiu pandemia periodo. Sed ĝuste pro la troa ŝarĝiteco de la budapeŝta ekzamencentro, tiun eblon ni povos lanĉi nur en la unuaj monatoj de 2021. 

Notu bone, ke eĉ post la lanĉo de komplete retaj ekzamenoj, en ĉiu jaro estonte eblos trapasi ekzamenojn laŭ la tradicia maniero, do, ĉeeste. 
Tra la zoom-kanalo de edukado.net Katalin Kovats planas okazigi preparsesiojn aparte por la organizantoj kaj aparte por la kandidatoj de la ekzamenoj. Bv. atendi la rilatajn informojn.

Nun la urĝa tasko estas, ke tiuj lokoj, kiuj ŝatus okazigi sesion, plej laste ĝis la 1a de oktobro, mendu sesion per la formularo  ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/organizantoj .
Por pliaj informoj bv. turni vin al ker-ekzameno(ĉe)edukado.net 

Por vidi la filmitan dumkongresan preparatelieran diskuton pri la KER-ekzamenoj klaku al la supra bildo.

Rekorda Interlingvistika Simpozio Al la listo Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.