Novaĵoj

Agado de Edukado.net dum UK en Montrealo

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-08-01 09:49:00

Post kelkaj tagoj komenciĝos la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado. 

Ankaŭ edukado.net aktive partoprenos en la evento. Ni realigos la kutimajn paroligajn kursojn je du niveloj, en kvar tagoj de la kongreso, do atendos komencintojn kaj spertulojn por amuzaj aktivaĵoj. Katalin, nia redaktoro, kontribuos per prelego dum la Tago de Lernado. Ŝi parolos pri tio kiel okazigi surlokajn KER-ekzamenojn en la Tutmonda Ekzamentago fine de novembro. Espereble multaj kluboj kaj urboj ŝatus fari tion. Nia redaktoro ne nur parolos pri la ekzamenoj, sed ankaŭ gvidos la kongresan sesion de KER-ekzamenoj, kiuj okazos mardon kaj vendredon skribe kaj parole je kvar niveloj. Jes, kvar, ĉar dum la kongreso debutos la plej alta nivelo C2, kies materialojn la kunlaborantoj de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC), pretigis kun la helpo kaj kontrolo de la tiucela laborgrupo de la Akademio de Esperanto. (Eblas ankoraŭ aliĝi al la kongresa sesio ĉi tie.) Tiuj, kiuj bezonas pli detalajn informojn kaj volas vidi specimenojn, vizitu la seminarion pri la KER-ekzamenoj, kiun Katalin gvidos lundon, kadre de la programo Kleriga Lundo. 

Katalin kaj Sylvain instruos ankaŭ antaŭ la kongreso en dutaga intensiva preparkurso por komencintoj, dum kiu la partoprenantoj povos revigligi sian parolkapablon kaj prepariĝi lingve al la kongresaj programoj, eventoj kaj renkontiĝoj. 

Partoprenantoj de la kongreso, nepre serĉu nin dum la Movada Foiro, sabaton vespere, ĉe la apudaj budoj de Edukado.net, KER-ekzamenoj kaj Ekparolu!, kie ni havos renkontiĝon kaj komunan fotadon kun la ĉeestaj geonkloj kaj genevoj. Ni pretigis ankaŭ reklamfilmon pri nia agado

Kune kun LKK ni relanĉas ankaŭ la paroligan aktivadon Pinĉilumado por helpi renkontiĝojn de novaj kaj spertaj parolantoj de nia lingvo. Se vi ankoraŭ ne ekvojaĝis, ne forgesu kunporti ruĝan aŭ verdan vestaĵpinĉilojn, almenaŭ unu por via propra uzo.

Katalin jam nun pardonpetas de tiuj, kiuj ŝatus babili kun ŝi, ĉar povas esti ke vi vidos ŝin kuranta inter du kongresaj salonoj, por okazigi sian sekvan programon kaj ŝi ne haltos. Svingsaluti ĉiam eblos, kompreneble, sed por babiladoj nur tiam estos tempo, kiam ŝi surmetos sian ruĝan pinĉilon. Sube vi vidos, kiuj estas la ĉefaj programoj, kiujn edukado.net okazigos aŭ partoprenos, kie ni esperas renkonti vin. 

Edukado.net ankaŭ ĉi tie dankas ESF por la subvencio de la vojaĝo al Montrealo por ĝiaj du kunlaborantoj, Katalin kaj Sylvain.

Bonan vojaĝon kaj belegan kongreson al ĉiuj! 

Raporto post Montrealo Al la listo Sukcese debutis la retaj KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.