III.2 Ekparolu

 

En 2020 Ekparolu! havis sian kvaran oficialan jaron kaj havigis 870 parolsesiojn, pli ol la duoblon de la antaŭa jaro.
El la 66 trejnitaj geonkloj laboris en tiu tempo 45 personoj el 27 landoj. Al la programo aliĝis ĝis nun preskaŭ 350 genevoj el pli ol 50 landoj. Ĝenerale la genevoj ricevas po 10 parolsesiojn, sed pluraj el la 80 finintoj havis 20, 30, esceptokaze eĉ 50 sesiojn.
Dekoj el ili trapasis KER-ekzamenojn, ekaktivis en la movado. Kelkaj eksnevoj dumtempe fariĝis geonkloj kaj nun ili helpas al la komencintoj per parolsesioj.
Fakte ĉiusemajne ni proponas ĉ. 400-450 sesiojn kaj el tiuj oni mendas ĉ. 15 lecionojn. 

En la suba tabelo observeblas granda kresko en la jara nombro de la sesioj. Tiu ĝojiga altiĝo de la intereso okazis danke al pluraj varbcelaj agadoj. El la ŝanĝoj la plej efika kaj rimarkebla paŝo estis la grupaj Zoom-lecinoj, kiujn ni enkondukis en majo kaj klopodis okazigi almenaŭ 1-2 sesiojn en ĉiu monato. Ĝis la jarfino estis entute 12 sesioj. Ilin rajtis partopreni nur tiuj, kiuj jam havis 5 individuajn sesiojn, do, multaj klopodis akiri la rajton. 

La Zoom-sesiojn partoprenis averaĝe 20-25 personoj, el kiuj 7-8 estis geonkloj, por kontribui aŭ spertiĝi. La lecionojn ĝenerale gvidis Katalin Kováts, kun la tre aktiva helpo kaj partopreno de Pawel Fisher-Kotowski.
Menciendas, ke Pawel – estante studento en la metodika trejnado en Poznan – analizis Ekparolu! kaj verkis sian studfinan laboraĵon pri tiu temo.
La servon ni klopodas reklami inter Duolinganoj kaj dum aranĝoj. La reklamfilmo, farita de TEJO, sendube havis efikon. https://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=350

Nia redakcio dankas ĉiujn kunlaborintajn geonklojn, el kiuj la 19 plej diligentajn ni aparte premiis per librodonaco. Ili ĉiuj ricevis la ĵus aperintan Manlibro pri instruado de Esperanto, kaj la librojn kaj poŝtokostojn ni povis kovri el al doancoj, kiujn la genevoj sendis pro tiu celo. Speciale laŭdendas Pawel Fisher Kotowski el Pollando, kiu en 2020 entute 150 fojojn donis lecionojn al genevoj Ni proponas al kursgvidantoj direkti la kursanojn al Ekparolu! por ke ili havu okazon paroli kun diversaj personoj el la tuta mondo.
Ni atendas novajn geonklojn, spertajn esperantistojn, kiuj foj-foje pretus helpi komencintojn parolante kun ili per skajpo. Interesiĝantoj anoncu sin sur la paĝo de Ekparolu!


 
  Unu el la Zoom-lecionoj                                         Pawel Fisher-Kotowski kun la ricevita Manlibro
Statistika paĝo de Ekparolu!  
   

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.