III.3. KER

III.3 KER-EKZAMENOJ https://edukado.net/ekzamenoj/ker

 

EKDE LA JARFINO 2008 ĜIS LA FINO DE 2020

LA KER-EKZAMENOJN DE UEA-ORIGO SUKCESE TRAPASIS

entute: 2463 personoj el 76 landoj

761 je B1, 719 je B2, 983 je C1-niveloj.

La nomojn de la ekzamenitoj vi povas legi en nia FIERLISTO http://edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj
Retrorigardante la pasintajn 12 jarojn detalan statistikaĵon oni povas trovi en nia statistika paĝo.
    Por la 2020a kalendarjaro ni planis multajn ekzamensesiojn, por la pritempo, somero kaj aŭtuno. La pandemio fiaskigis preskaŭ ĉiujn el ili. Ni perdis printempajn sesiojn, planitajn por Greziljono, Moskvo, por kelkaj landaj kongresoj, la junian tutmondan ekzamentagon kun jam aliĝintaj 13 urboj, la sesion dum UK, kaj tiujn de junularaj araĝoj.
    En la tuta jaro estis nur du ekzamentagoj.
• 11a de junio: La Chaux-de-Fonds (CH) kun 3 finlernantinoj de la lernejo Granda Ursino;
• 28a de novembro: Tutmonda Ekzamentago por kiu ni havis 20 aliĝintajn urbojn. Pro la pandemio, malgraŭ la preparlaboroj kaj aliĝoj de la kandidatoj devis retiriĝi 8 lokoj: Parizo kaj Fleurt les Aubrais, (FR), Londono (GB), Subotica (SR), Sacramento (US), Bogoto (CO), La Chaux-de-Fonds (CH) kaj San Luis Potosí (MX).

Fine en la ekzamentago el la 74 aliĝintoj aperis 68 kandidatoj en 12 urboj de 9 landoj de kvar kontinentoj. Danke al Mireille Grosjean, kiu nuntempe agadas en Benino, povis okazi ankaŭ la unua KER-sesio en Afriko.

La 12 lokoj, kie ni sukcesis okazigi sesion estis:

  • Tokio kaj Okinaŭo en Japanio;
  • Pekino en Ĉinio;
  • Hanojo en Vjetnamio;
  • Moskvo en Rusio;
  • Lieĝo en Belgio;
  • Kotonuo en Benino;
  • Fortalezo kaj Maceió en Brazilo;
  • Cuenca en Ekvadoro kaj
  • Meksikurbo kaj Guadalajara en Meksiko.

Ni aparte gratulas ĉi tie la lokan komisionon en Moskvo, kie oni nun okazigis la 10an fojon KER-ekzamenon, kaj al Fortalezo, kie oni sukcesis aperigi raporton pri la evento en tri lokaj ĵurnaloj. 

 El la 68 ekzameniĝintoj sukcesis fine 53 kandidatoj (78 %).
• La plej multaj fiaskoj okazis je nivelo B1 (nome
38 %, t.e. el 34 kandidatoj ne sukcesis 13).
• Je nivelo B2 la situacio estas pli bona, el 20
ekzameniĝintoj fiaskis 3 (15 %).
• Ĉiu sukcesis el la 13 kandidatoj je nivelo C1.

Kune kun la juniaj 4 sukcesintoj el Svislando kaj la 52 tutmondaj, en 2020 entute ni ekhavis 56 novajn diplomitojn, kaj tiel la sumo de ĉiuj diplomitoj fine de 2020 estas 2463.

La plej sukcesa lando ĉi-jare estis Meksiko, kie en du urboj ekzameniĝis entute 20 personoj kaj sukcesis 16.
La sekva plej diligenta lando estis Brazilo kun 14 aliĝintoj el du urboj kaj sume 12 sukcesintoj. 

FOTOJ pri la ekzamenoj : https://edukado.net/biblioteko/fotoj?al=93

Moskvo Meksik-urbo 

Unu prelego kaj dum la virtuala kongreso estis prezentita kvar fojojn

Plie okazis ankaŭ seminario

VK 2020: VIMF: KER-EKZAMENOJ

Prelegoj pri KER
en la Virtuala Kongreso de UEA



https://www.youtube.com/watch?v=aQPCvBMYUJU 

 

 

C2-NIVELO KAJ LA RETAJ EKZAMENOJ 
Nia komisiono jam de kelkaj jaroj planas ellabori kaj lanĉi la plej altan nivelon de la KER-sistemo, nome la C2-nivelon. OIRIGO konsentas pri la plano, kondiĉe ke ni povas pruvi, ke en la Esperanto-komunumo estas iĉ. 150 kandidatoj, kiuj interesiĝas pri tiu nivelo. Ni lanĉis enketilon por sondadi pri la temo. Bonvolu esprimi vian opinion, se vi ankoraŭ ne faris. 
Pro financa krizo pro la epidemio ORIGO ne povus en la porksima estonteco financi la ellaboradon de la nova nivelo, tial la Fondaĵo Edukado.net decidis subteni tiun projekton (el la heredaĵo de Mila v. d. Horst Kolinska, nome la ellaboradon de la teoria dokumento, ekzercotipoj, antaŭtestadon kaj la pretigon de la unuaj du testserioj kaj aranĝo de klerigfilmoj kaj preparsesioj pri trejnadoj. En novembro 2020 komenciĝis tiu laboro.
Retaj ekzamenoj: ORIGO ankaŭ tion promesis en 2019 ke en 2020 ni povos okazigi retajn ekzamenojn, kaj tiel individuoj povos ekzameniĝi el sia hejmo. Ankaŭ tiun panon fiaskigis la pandemio, sed en 2020 ni provas antaŭenirigi la prpjekton kaj tre esperas havi la unuajn retajn ekzamenojn en 2021.
Uzo de vortaro: Nia komisino planas kelkajn modifojn en la ekzamenregularo, el kiuj plej gravos la limigo de la uzo de vortaroj en kelkaj ekzamenpartoj. 

 

ZOOM-PREPAR- KAJ LABORKUNSIDOJ

 

Okazis 8 preparsesioj 


• Du por la organizantoj
        (2a de oktobro, je la 16a horo UTC+1 kaj
        4a de oktobro, je la 14a horo UTC+1)
• Tri por la kandidatoj (vidu apude)
• Unu por la ekzamenontoj (23a de novembro je la 22a hor UTC +1)
• Deĵorado por ajna KER-demando antaŭ la ekzameno+ provoj de retkonektoj (26a de novembro, inter 12a kaj 15a horoj laŭ UTC 0
• Unu por la KER-komisiono  (17a de decembro, je la 19a horo)

 

 

 

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.