III.6 Manlibro

  

Ne forgesu vidi ankaŭ la MANLIBRO-paĝon.

La jaro 2020 estis ne nur la unua jaro de la pandemio, sed ankaŭ la plej aktiva jaro por la (fin)redaktado de la Manlibro pri instruado de Esperanto. La nova, komplete reverkita kaj el vidpunkto de la enhavo, preskaŭ duoble pli ampleksa faklibro estas nun vere fierenda, tre utila, legenda kaj leginda libro, kiun ne malhavu ajna instruisto kaj instruanto de nia lingvo.

En ĝiaj 11 ĉapitroj kuŝas 176 artikoloj (en diversaj longecoj). La orientiĝon de la legantoj multe helpas la librofinaj indeksoj kie eblas serĉado laŭ nomoj, konceptoj, estas aparta listo pri lerniloj kaj mallongigoj.

En la libro ni klopodis trakti ne nur teoriajn kaj historiajn temojn, sed detale prezentas la novajn fenomenojn de la nuntempa instrupraktiko, donas utilajn kaj konkretajn konsilojn pri elektado de lerniloj, libroj, lingvolernigaj programoj, ankaŭ pri informado pri Esperanto. Konkretaj ekzemploj legeblas en la libro pri instruprogramoj, instruplanoj kaj lecionoj. La ĉapitro pri ekzercotipoj analizas diverstipajn aktivaĵoj kaj ekzercojn kaj helpas kompili el ili variajn lecinojn. Gravas ne nur bone instrui, sed la ĝusta kaj justa taksado, ties personaj kaj oficialaj manieroj (ekz. ekzamensistemoj) ricevis apartan atenton en la libro. La Apendico, kiu okupas 100 paĝojn (trionon de la libro), plenas je kompletigaj artikoloj, ekzemploj, aldonaĵoj al la ĉefaj ĉapitroj.
En la libro ĉe la teksto diversaj ligiloj kaj montriloj indikas pliajn legaĵojn, kompletigajn informojn, troveblajn en la libro mem aŭ ekster ĝi, ekz. en la retejoj, inter ili en edukado.net, kie en la sekvaj jaroj kreiĝos aparta sekcio por la tekstoj de la Manlibro kaj estos eblo aldoni pliajn kompletigajn materialojn kaj konstante aktualigi la enhavon.
Kvankam preskaŭ 60% de la artikoloj kaj la redaktadon faris nia redaktoro Katalin Kovats, sed la diligenta kaj sindona laboro de la volontulaj provlegantoj dum la tuta redaktojaro estis nemalhavebla.
Por la markado de la eraroj ni uzis la specialan ruĝan krajonon de edukado.net, kio multe faciligas la laboron de la redaktoro.Pri la belaj ilustraĵoj de la libro zorgis Max Elbo (ĉiliano el Japanio) kaj José Tenorjo el Brazilo meritas lnian plenan dankon pro la zorga kaj pacienca enpaĝigado.


 

La eldonistoj de la unuaj tri versioj de la libro estis ILEI kaj E@I, kaj por la 4a eldono aldoniĝis ankaŭ Fondaĵo Edukado.net. La Manlibro havas ankaŭ bitlibran version.

La libro eliris el la presejo komence de decembro 2020 kaj cento da antaŭmendintoj ricevis siajn ekzemplerojn jam antaŭ kristnasko.
Nia fondaĵo nun havas ĉ. 100 ekzemplerojn de la libro kaj mendintoj de ĝi ĉe ni la aĉetantoj subtenas la retejon per kelkaj eŭroj.

La libro mendeblas kontraŭ 18 eŭroj ĉe edukado.net aŭ ĉe E@I.

Prezento de la libro en nia KATALOGO kie vi povas lasi ankaŭ viajn komentojn. 


Ne forgesu vidi ankaŭ la MANLIBRO-paĝon.

 

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.