|
Titolo |
Nomo |
Jaro ↓ |
Lando |
Lasta redakto |
261 | La celo de tiu ĉi diplomlaboraĵo estas prezenti la instruadon de akuzativo en la naciaj kaj internaciaj E- lernolibroj laŭ la 2 kriterioj: akuzativfunkcioj kaj instrumetodoj. Interlingvistiko | KOCIĘBA, Iwona | 2005 | PL - Pollando | 2010-10-25 21:09:07 |
262 | Diplomiĝo per Esperanto kaj la Agendo 21
Sebastian Kirf (28) el Emden diplomiĝis en Aŭgusto kiel sociallaboristo / socialpedagogiisto per diplomlaboraĵo pri Esperanto kiel kontribuo por la realigo de la Agendo 21. La skriba laboraĵo estis taksita per la plej bona noto 1,0 kaj per ĝi estas montrata, ke futurkapabla evoluo - kiel postulas la Agendo 21 - ne eblas sen Esperanto. Ĝi ofertas do plia bona bazo por argumenti por Esperanto.
La Agendo 21 estis publikigita en 1992 en Rio de Ĵanejro kiel unu rezulto de la unua mondkonferenco pri naturmedio kaj evoluo. Ĝi estas agadprogramo por mondvasta futurkapabla evoluo (en la senco de konstanta mondkonkorda evoluo: Kiel ni vivu, por ke niaj bezonoj estas kontentigataj kaj samtempe niaj idoj havos mondon kapablan kontentigi iliajn bezonojn) decidita de 178 ŝtatoj (La nomo Agendo 21 venas de la latina: „Tio, kio farendas“). Per ĝi oni rigardis la tri apogilojn ekonomio, socio kaj naturmedio ne plu aparte, sed kune kun iliaj interrilatoj kaj reciprokaj efikoj. Nuntempe oni ankaŭ pli kaj pli akceptas la kulturon kiel kvara apogilo.
Sebastian Kirf montras per sia diplomlaboraĵo, ke la koncepto de la Agendo 21, kiu baziĝas inter alie sur mondvasta solidareco kaj kunlaboro (kompreneble neniu ŝtato povus solvi niajn mondvastajn naturmediajn, ekonomiajn kaj sociajn problemojn sole), postulas planlingvon kiel necesa internacia komunikilo, kaj ke Esperanto nuntempe estas la nura sufiĉe elprovita kaj funkcianta planlingvo, kiu plenumas la postulojn de futurkapabla evoluo laux la Agendo 21.
La diplomlaboraĵo „Esperanto – Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?“ estas elŝutebla ĉe www.kirf.de/diplom. Internacia lingvo kaj socipolitiko | KIRF, Sebastian | 2005 | DE - Germanujo | 2014-04-01 22:24:24 |
263 | Pritrakto de Esperanto laŭ la perspektivo de la universalaĵoj de Greenberg, kun pli specifa atento al la n-roj 14 (pri la loko de kondiĉaj subfrazoj), 19 (pri la loko de la atribua adjektivo) kaj 20 (pri la ordigo de Dem, Num kaj A). Esperantologio | DUIN, Orrin | 2006 | NL - Nederlando | 2010-10-24 12:09:04 |
264 | Alia | BŁACHUT, Urszula | 2006 | PL - Pollando | 2010-11-04 22:44:51 |
265 | Instruado/edukado kaj internacia lingvo | GRUSZKA, Agnieszka | 2006 | PL - Pollando | 2010-11-04 22:34:19 |
266 | Studo pri la tradukoj el la itala, ekde la unuaj aperintaj en la unua gramatiko (1890) ĝis ampleksa antologio de la italaj poetoj de la dudeka jarcento, (1990), tra revuoj kaj libroj aperintaj en Italujo kaj en eksterlando, inklluzive de kritika rigardo al iliaj sukcesoj Esperanta literaturo | MINNAJA, Carlo | 2006 | IT - Italujo | 2010-11-20 13:47:47 |
267 | Informadiko kaj Esperanto | KOSEK, Michał | 2006 | PL - Pollando | 2011-01-30 21:03:28 |
268 | En konvencia komputila lingva analizo, lingvoj tradicie estas esprimataj en formalaj gramatikoj kaj analizitaj per algoritmoj LR (k) aŭ LL (k).
Tamen la grandeco, komplekseco kaj ambiguecoj de naturlingva prilaborado faras ĉi tiujn ilojn maltaŭgaj por naturlingva prilaborado (NLP).
En ĉi tiu tezo oni esploras kiom taŭgas ĉi tiuj iloj por esprimi kaj analizi Esperanton. Oni prezentas ankaŭ morfologian analizilon por Esperanto kiel sintaksa analizilo.[El la resumo de la diplomlaboraĵo] Informadiko kaj Esperanto | AASGAARD, Bente Christine | 2006 | NO - Norvegujo | 2021-08-20 17:25:36 |
269 | Studo pri la baza vortordo en Esperanto kaj ties modifeblo sub la influo de pragmatikaj kaj strukturaj faktoroj (enfokusigo, topikigo, emfazo, silabopezo de moveblaj vortoj, k.s.). La verko baziĝas sur trastudo de modernaj tekstoj kaj sur enketoj ĉe kelkaj dekoj da esperantistoj de diversaj gepatralingvaj fonoj. Esperantologio | JANSEN, Wim | 2007 | NL - Nederlando | 2010-11-21 14:15:07 |
270 | RESUMO (ESPERANTO)
Ĉi tiu esplorado celas analizi la leksikan renovigon de la lingvo Esperanto. Pli precize,
ĝia celo estas serĉi la mekanismojn de neologika formado en tiu lingvo, kaj do ĝi konsideras
la neologikajn procedojn de la etnaj lingvoj. Alia celo estas ekfari sistemigon de la historia
dokumentado de la leksikologia evoluiĝo de Esperanto, kaj pro tio sekvas leksikaj listoj laŭ
iliaj situacioj de oficialigo aŭ ne en la lingvo. Inter la pritraktataj demandoj, konsiderante
Esperanton kiel lingvon uzatan, staras: la kontrolado de kiuj vortfaraj mekanismoj estas la plej
produktivaj, la identifiado de la lingvistikaj principoj, kiuj regas la neologikon, kaj la
observado de spuroj de lingvistikaj vigleco kaj ekspansio aŭ, kontraŭe, malkresko de la
leksika kreado, laŭ kelkaj antaŭsupozoj de lingvistika vivanteco. Oni klopodas malkovri, ĉu la
neologika sinteno de Esperanto indikas, ke estas sufiĉa vivanteco, por ke ĝi estu konsiderata
vivanta lingvo; ĉu la leksika fono daŭras la sama post giaj 120 jaroj de ekzistado; ĉu la reago
de la E-parolantoj rigarde al la neologismoj malsamas rilate al tiu de la naciaj lingvoj; kaj, se
ĉio, kio ne estas leksikografita, estas neologisma. Interlingvistiko | WERNECK DIAS, A. Emerson | 2007 | BR - Brazilo | 2011-01-11 11:06:22 |