Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro ↓ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
41 | Rolo de turismaj ĉiĉeronoj en edukado.Raporto pri esploro de turistoj-esperantistoj troviĝas sur 10 paĝoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | TYBLEWSKI, Tyburcjusz | 1975 | PL - Pollando | 2011-06-25 06:23:28 |
42 | Verba regado kun prepozicio en Esperanto kaj en ekvivalentaj formoj en la hungaraLa studo traktas sintagmojn kaj regadon. Detale ĝi analizas la verban regadon kun multaj ekzemploj kaj alfrontas ilin kun la hungaraj formoj. Ĝi estas bone uzebla valenta vortkolekto. Esperantologio | BARCSAY, Zsuzsa | 1975 | HU - Hungarujo | 2011-07-22 06:35:45 |
43 | Pritakso de tri Esperanto-lernolibrojLa aŭtoro analizas el metodika vidpunkto la taŭgecon de tri plej ofte uzataj polaj lernolibroj de Esperanto.. Surbaze de la analizo, li entreprenas verkon de modela lernolibro de Espernao por poloj, konforma al la nunaj atingoj de metodiko instrui fremdajn lingvojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | MALEWICZ, Edward | 1975 | PL - Pollando | 2010-11-29 22:15:38 |
44 | Eklezio kaj la problemo de internacia helplingvoEn la unua ĉapitro la aŭtoro analizas la lingvon kiel komunikilon kaj ĝian soci-religian funkcion. En la dua ĉapitro estas analizita la Eklezio Universala kaj la mortaj lingvoj supernaciaj. En la tria ĉapitro estas analizita la problemo, ĉu latino povas roli kiel helpa rimedo por pli bona interkompreniĝo. En la sekva ĉapitro la aŭtoro indikas la motivojn de la lingva solvo favore al la universaleco homo-religia. La kvina ĉapitro parolas pri Esperanto kiel respondo al la modernaj universalismaj postuloj en la realo homo-religia. Internacia lingvo kaj religio | KORYTKOWSKI, Jerzy | 1975 | IT - Italujo | 2010-11-09 08:57:23 |
45 | Proponoj de J. A. Komensky pri la internacia lingvoLa ĉeĥa filozofo kaj pedagogo Komenio estas konata ankaŭ kiel lingvisto kaj kiel aŭtoro de projekto de internacia lingvo. Li studis ambaŭ principojn de ekesto de internacia interkomprena sistemo - aprioran kaj aposterioran. Tiuj ideoj estas priskribitaj unue en la verko "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" - katolika konsulto pri reboniĝo de homaj aferoj - kaj precipe en ĝia parto "Panglottia", li parolas konkrete pri eblecoj de ekesto de internacia lingvo. Liaj proponoj ne estas tro originalaj el lingvistika vidpunkto kaj ne temas pri iu fakte konkreta propono komparebla kun similaj projektoj de tiu-tempaj lingvistoj aŭ filozifoj, kiel ekz.: Hartlib, Descartes, Leibnitz. Sed valora estas antaŭ ĉio lia ideo envicigi internacian lingvon en la kompleksan edukan kaj rebonigan sistemon, kiu servus al kreligo kaj eduko de la tuta homaro. Interlingvistiko | BARANDOVSKÁ, Vĕra | 1975 | CZ - Ĉeĥujo | 2022-12-11 16:56:31 |
46 | Esplorado de la geografiaj nomoj en Esperanto. - Provo por unuecigi la toponimion en EsperantoSpecoj de landnomoj en Esperanto, mezuro kaj spcoj de nom-adaptado Esperantologio | GYARMATHY, Zsolt | 1975 | HU - Hungarujo | 2010-12-30 11:26:28 |
47 | La Oomoto-movado kaj la radikala naciismo en JapanioStudo pri la evoluo de Oomoto ekde 1892 ĝis la subpremo en 1935 -kun aparta konsidero al la problemoj de naciismo kaj internaciismo en moderna Japanio. Pluloke menciiĝas la ligoj de Oomoto kun la Esperanto-Movado. Internacia lingvo kaj religio | LINS, Ulrich | 1976 | DE - Germanujo | 2011-02-06 14:30:26 |
48 | Planlingvo kaj nacia lingvo, kontribuo por la esplorado de iliaj specifaj komunikadaj potencoj, montrita per konfronta komparo de kelkaj problemoj el la vortfarado de Esperanto kaj la germana lingvoLa disertacio traktas kelkajn bazajn principojn kaj problemojn de la vortformado en Esperanto kaj en la germana lingvo, poste komparas la chefajn vortfarajn tipojn de ambaŭ lingvoj kaj montras, ke en kelkaj rilatoj Esperanto estas pli elasta kaj vorto-produktiva ol la tre vortkreema germana, en aliaj rilatoj malpli. La limojn de la vortkreeblo determinas la morfologia kaj semantika valentoj inter la senperaj konstituantoj de la vortformaĵoj kaj la komunikaj bezonoj (Pli detale en Symoens 1989, p. 81). Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BLANKE, Detlev | 1976 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2014-05-23 14:12:24 |
49 | La poezi-arto de Julio BaghyVekaro de Baghy, historio, eldonoj, rolo ĉe Literatura Mondo, versformoj, ĝenroj ks. Esperanta literaturo | KIRÁLY, Ildikó | 1976 | HU - Hungarujo | 2010-12-30 15:59:16 |
50 | La Lingvo Internacia Esperanto. Moko ...aŭ vero?Iom larĝa prikonsidero de I.L. kaj alvoko al aplikado de Esperanto en komercaj leteroj. Esperantologio | ALLEWAERT, Jean-Pierre | 1976 | BE - Belgujo | 2010-10-11 20:02:01 |