Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro ↓ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
81 | Analizo de arkaismoj baze de la 4-lingva konversaciaro de Heydn-Sylvester (1527-a jaro) kun aparta konsidero rilate la esperantigon de arkaikaj tekstojLa laboraĵo okupiĝas pri la demando, kiel traduki arkaikajn tekstojn (ekz. latinajn, polajn kaj hungarajn) al Esperanto. Ĝi konkludas, ke se ni volas peri malnovajn tekstojn helpe de Esperanto, ni devas trovi enhavajn ekvivalentojn en la tradukata lingvo. Sekve de tio arkaika teksto perdas sian arkaikan koloron, sed aliflanke ĝi fariĝas komprenebla por la nuna uzanto, ekz. de Esperanto. Pero de tiaspecaj konceptoj, kiuj tute malaperis el la vivo, estas tamen komunikeblaj en Esperanto nur en limigita maniero, ekz. helpe de parafrazo. Esperantologio | MICHIEWICZ, Alicja | 1979 | HU - Hungarujo | 2010-11-11 11:06:00 |
82 | La kaŭzativo kaj antikaŭzativo en la miksita planlingvo EsperantoEnkonduko al interlingvistiko, studo pri la uzo de -ig- kaj -iĝ- en vivanta Esperanto, komparo de kaŭzativo en diversaj lingvoj. Esperantologio | WEIDMANN, Dietrich | 1979 | CH - Svislando | 2011-11-26 08:46:38 |
83 | La hungara literaturo en Esperanto-tradukoHistoria prezento de la temo kun karakterizo de task-elekto de la tradukantoj Esperanta literaturo | NÉMETH, József | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-09 07:31:07 |
84 | Elementaj vortstrukturoj en Esperanto (La metodo de vortmodela analizo en elemnta kombinologio)La aŭtoro emfaze distingas du-bazformajn radikojn. Li neas validecon de statistikaj esploroj ĉe planlingvo: "la sola normativa aŭtoritato en funkcianta planuia lingvo devas esti la scleince priesplorita interna ordo de la lingvo". Li prezentas detalan priskribon de vortstukturoj surbaze de la prezentita principo. Esperantologio | RÉVÉSZ, Sándor | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 10:13:41 |
85 | Esperantisma pontoreligio. Studo pri religiaj trajtoj en la frua epoko.Historia-hermeneutika esploro pri la fontoj de la interna ideo kaj ĝia evoluo, pri la religiaj ideoj de Zamenhof kaj iliaj diversaj formuloj kaj pri cetera religia influo al la frua esperantismo. Konkludo: Esperanta Hilelismo estas la plej taŭga nomo por la religiaj ideoj de Zamenhoj kaj uni el la fundamentaj ŝtonoj de la esperantismo. Internacia lingvo kaj religio | HENRIKSON, Hans | 1980 | SE - Svedujo | 2011-02-06 21:06:28 |
86 | Vivo kaj verkoj de Istvan Gati (1749-1843)Temas pri la pazigrafio de Stefano Gati Internacia lingvo kaj bibliotekoj | MOLNAR, Agnés | 1980 | HU - Hungarujo | 2010-12-18 19:39:20 |
87 | La filizofa lingvo de Kalmár GyörgyInterlingvistiko | PÁVA, József | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 21:05:42 |
88 | La informacio en EsperantoInformadiko kaj Esperanto | STANDL, Láaszló | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 10:38:40 |
89 | La intonacio en EsperantoTeoriaj asertoj pri intonacio ĝenerale. Ekzemploj el diversaj lingvoj. Historio de la problemo en Esperanto. Eksperimento en Esperanto. Intonaciaj strukturoj laŭ frazo-specoj. Denombrado. Emfaza intonacio. Intonemoj en Esperanto. Intonacia minimumo de Esperanto. Ktp. Esperantologio | STAND, László | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-09-10 07:18:29 |
90 | La apero kaj disvastigxo de ido-movado en HungarioSkiza historio de Ido, detala historio de la Ido-movado en Hungarujo kaj speciale en departemento VAS [vaŝ], inter la du mondmilitoj Interlingvistiko | HORVÁTH, S-RINO HOMPASZ, Judit | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 09:54:15 |