|
Titolo |
Nomo |
Jaro |
Lando |
Lasta redakto ↓ |
341 | Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BROSCH, Cyril | 2008 | PL - Pollando | 2024-09-21 19:24:51 |
342 | Tiu disertacio celas studi la markon -um en Esperanto laŭ enunciativa aliro, t.e. la Teorio de la Predikativaj kaj Enunciativaj Operacioj de Antoine Culioli. Esperanto estas lingvo kiun proponis Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887. La celo estis la ellaborado de lingvo kiu povus esti uzata por internacie komuniki. Kvankam unuavide la lingvo ŝajnas pli facile lernebla pro la maniero laŭ kiu ĝi estis kreita, ekzistas iuj neregulaĵoj (fakte neatenditaj) kiel la sufikso -um. Tiu sufikso povas esti uzata memstare aŭ lige kun radiko (tiu ĉi dua ebleco estas la plej ofta). Kiam la iniciatinto de la lingvo prezentis tiun sufikson, li difinis ĝin kiel sufikson sen propra signifo, uzeblan kiam aliaj sufiksoj ne taŭgas. Malgraŭ tio, la ambigueco de la sufikso ne malhelpis la Esperanto-parolantojn uzi ĝin por krei novajn vortojn. Ni provas tra pluraj hipotezoj eltrovi la funkciadon de tiu aparta sufikso. Esperantologio | BRAULT, Dylan | 2024 | FR - Francujo | 2024-12-16 23:55:24 |
343 | Tiu disertacio rilatas al la adverboj en Esperanto kaj provas malkovri kion povas instrui tiu neordinara lingvo (unue konstruita lingvo, nun vivanta lingvo) pri tiu kategorio pli ĝenerale. La studo aparte fokusiĝas pri la adverba finaĵo -e. Tiu studo ĉefe celas determini ĉu oni povas trovi iun formon de stabileco tra la grandega sintaksa kaj semantika variado kiun oni povas observi. Dank'al tiu observado, ni montras la produktivecon de la adverboj kaj la apartecon de tiu kategorio en Esperanto. Surbaze de la teoria kadro de Antoine Culioli (TOPE), ni priskribas kiel -e funkcias, kaj ni montras ke ĝiaj variaj uzoj dependas de operacio de kvalita lokigo rilata al la situacio de elparolado. Fine, ni pritraktas la ŝajne superflua uzo de la finaĵo -e por vortoj, kiuj estas ĝenerale agnoskitaj kiel primitivaj adverboj. Esperantologio | GUÉRIN, David | 2024 | FR - Francujo | 2024-12-17 00:11:55 |
344 | Tiu disertaĵo celas kompreni larĝasence la Esperantan fenomenon en Brazilo laŭ la vidpunkto de ties filozofia bazo kaj lingvo-politika programo. La ĉefa esplor-demando estas, ĉu Brazilanoj vere lernas Esperanton kaj flegas tiun lingvon aparte pro tio, ke ĝi signifas apartan idealon por la mondo, kiu estas iusence, utopia, kaj ligita al la idearo historie ligita al Esperanto, kaj ĉu esperantistoj kaj ne-esperantistoj el Brazilo distingiĝas pri la subteno al tiuj ideoj. Por respondi la demandojn, mi devis: a. komprenigi, el kio fontas tiu utopia ideo ligita al Esperanto – pro tio, mi skizis diskuton pri la filozofia kaj historia bazo de Esperanto vidalvide la evoluon de la movado; b. ellabori soci-esploran instrumenton por enketi ĉe la brazila esperantistaro pri la filozofiaj ideoj ligitaj al Esperanto, kaj establi paralelon kun brazilaj ne-esperantistoj. La rezulto sugestas ke, dum esperantistoj kaj ne-esperantistoj subtenas la ideojn ligitajn al Esperanto – aparte tiuj kiuj aperas en la Manifesto de Prago – brazilaj esperantistoj pli forte identiĝas kun kelkaj el tiuj ideoj, kvankam malforte apogas la ideon pri lingvo-diverseco, kompare kun universitataj ne-esperantistoj. Interlingvistiko | FORTES, Fabio | 2024 | PL - Pollando | 2025-01-13 11:03:14 |
345 | La celo de tiu disertaĵo estas analizi la ecojn de dedistanca (de-distanca) edukado (DDE), kiel ĝi aplikiĝas al dua-lingva akirado (DLA) kaj kian rolon ludas la dedistanca progresiga lingvo-programo Ekparolu! en tiu kunteksto. La ĉefaj paŝoj faritaj dum la esploro estas la analizo de la evoluoj en edukado kaj akceliĝo de DDE; la analizo de la teorioj kaj fakaj esploroj pri DLA, kiel komprenebla enigo, zono de proksima evoluo, konversacia interago, tutfizika reago k.a.; la analizo de la programo Ekparolu!, la resumo de la laboro ĝis nun farita en la prorgamo, la rolo de ĝiaj membroj (instruantoj kaj lernantoj), la taksado de ĝia valoro surbaze de la teorioj pri DLA kaj DDE; la taksado de la trejnado por la geonkloj; raporto pri la utilo al genevoj kaj al la E-movado; esploro de eblaj manieroj por evoluigi la programon kaj por plivastigi la scion pri ĝi en Esperantujo, tiel ke ĝi povu prosperi estonte. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | GIACOMETTO, Maurizio | 2024 | PL - Pollando | 2025-01-13 11:35:46 |
346 | La celo de ĉi tiu esplorado estis studi la ekzistantajn aŭtomatajn tradukilojn kaj serĉi eblojn por malaltigi la kostojn de tradukado de teknikaj dokumentoj.
Oni esploris la ŝanĝojn en la postuloj, kiuj okazis en la fako de tradukado kaj studis kiaj tradukmodeloj ekzistas kaj kiel ili funkcias. Informadiko kaj Esperanto Interlingvistiko | DE MAGALHÃES MONTEIRO, Vitor Tagor | 2024 | PL - Pollando | 2025-01-14 08:51:35 |