Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:EDU-Jarraporto 2011
Verkinto(j): KOVÁTS, Katalin
Kategorio:Raportoj
Priskribo:Sube vi povas legi la raporton de la jaro 2011 pri la laboro kaj financaj aferoj de la Fondaĵo edukado.net.
BONVOLU LASI KOMENTON ĉe la FORUMO.
Eldonloko:rete ĉe edukado.net
Eldonjaro:2012
Paĝnombro:11
Pezo:1,1 MB
Kreodato:2012-03-16 18:20:01
Lasta redakto:2012-03-16 18:30:09
Montroj:56052
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 119; Viaj elŝutoj: 0

EDU jarraporto 2011  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 119
Kreodato: 2012-03-16 18:21:15

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

4.
Katalin je 2012-03-17 22:23:28

Saluton, Dimitrije,
Dankon pro via komento. Vi demandas ĉu ILEI kaj UEA helpas? Nu, la demando ne estas tre konkreta, mi tamen provas respondi.
Ambaŭ asocioj estas partneraj, morale maksimume subtenaj, kaj ofte tio jam estas granda helpo, se oni ne baras min kaj lasas min labori, fari kion mi planas kaj volas. En tiu senco ili helpas, ĉar ne malhelpas.
Kun la antaŭa ILEI-estraro ne estis tiel, ili ofte bremsis min. La nuna estas vera partnero, kaj mi estas en tiu situaci, ke estas MI kiu povas helpi ilin, mi do faras kaj ili tre volonte akceptas kaj aprecas ĝin. Tio estas en ordo.
UEA same pli kaj pli bone rilatas al la agado de la retejo, jam regule raportas pri niaj atingaĵoj en sia jara raporto. Tion mi konsideras agnosko.
Bedaŭrinde la lernolibrojn, kiujn mi prezentas en la KATALOGO, mi devas aĉeti ĉe ilia libroservo kiel kiu ajn... kaj tio ne ĉiam plaĉas al mi. Sed mi devas aldoni, ke la HODLER-fondaĵo de UEA estas inter niaj sponsoroj, ĉar je la komenco de la rekonstruo ili aljuĝis subtenon, pro kio mi dankemas.
Kiel iros plu ..ni vidu.

3.
Katalin je 2012-03-17 22:13:22

Saluton, YJ,
Dankon pro viaj frazoj kaj dankon pro la ideo kontribuigi viajn klubanojn, ĉefe se ili plurfoje kaj plezure profitis jam el nia laboro. Mi scivolas pri ilia (re)ago. Salutas vin, Katalin

2.
Dimitrije je 2012-03-17 20:41:06   

Raporto estas konciza, bele ilustrita kaj klara, tamen financa.
Retejo estas, post renovigo, tre bona, utila, bone organizita, facila por uzi.
Al mi ne sufiĉas ligoj kun UEA, ILEI. Ĉu ekzistas ilian helpon?

1.
JY je 2012-03-17 19:54:18

Saluton,
Ve ! Mi estas pli konsumanto ol partoprenanto en Edukado.net.
Mi mem tute ne estas profesia instruisto.
Sed mi deziras gratuli vin pro la atingo de grava nivelo de viaj paĝoj.
Mi ankaŭ dankas vin pro la helpo per disponigo de ege diversaj taskoj,
kiujn mi uzas en animado de nia E-grupeto.
Mi denove proponos, ke la grupo iom mon-helpos Edukado.net
Pliajn sukcesojn mi deziras en via agado.
Kore
JY

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.