Filmejo

Al la komenco

Titolo:Doktoro Zamenhof kaj Unesko
Temo:Montevido, Unesko, Datreveno, Zamenhof, Lapenna
Kategorio:prelego
Aŭtoro(j): RUDE ANDERSEN, Mogens (teksto, legado)
KOGAN, Aleksandro (muntado)
Rolanto(j): RUDE ANDERSEN, Mogens
Daŭro:22m03s
Priskribo:Parolado de Mogens Rude Andersen la 15-an de decembro 2004 en la Pola Ambasadejo en Kopenhago
okaze de la 50-jara Datreveno de la Montevidea Rezolucio favore al Esperanto (10a de decembro 1954)

Post bonvenigaj vortoj de la Pola Ambasadorino, Barbara Tuge-Erecińska, kaj de la prezidanto de Dana Esperanto-Asocio, Ileana Schrøder, Mogens Rude Andersen festparolis: Doktoro Zamenhof kaj Unesko. – Al la riĉa programo krome kontribuis muzike Kim Henriksen (akordiono) kaj Andreo Mielczarek (piano), deklame Birthe Lapenna: Ho, mia kor'. – Komuna kantado de La Espero. – Interpretis inter la pola kaj dana lingvoj Stanisław Mielczarek kaj Eugeniusz Rybarczyk.
Okaze de la 60-jara datreveno de la Montevidea Rezolucio edukado.net ricevis la permeson publikigi la festparoladon, kiun Mogens Rude Andersen eldiris antaŭ 10 jaroj.

Por niaj ĉinaj samideanoj kaj aliaj, kiuj ne havas aliron al YouTube, eble helpos la sekva ligo en Ipernity. Bv. konfirmi.

La tekston de la parolado kaj pliajn klarigojn vi povas trovi en nia DOSIERUJO.
Kreodato:2014-12-10 00:31:49
Lasta redakto:2014-12-15 19:10:27
Montroj:20046
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Desmares je 2014-12-10 17:40:12    

Ankaŭ mi dankas Edukado.net pro tiu mirinda dokumento. Gravas aŭskulti tiun paroladon por novuloj kiel mi kaj konservi ĝin por venontaj generacioj.
Vivu esperanton!

1.
Myntsy je 2014-12-10 14:29:49    

Dankegon pro la valora historia dokumento, certe la preparado de la filmo daŭris horojn. La duopo ne vane laboris. Esperantistaro bezonas instruajn ilojn por memori sian historion. Dankon meritas edukado.net, kiu sendas la dokumenton por la tuta mondo kaj konservas ĝin por venontaj generacioj. Kiel agrable estas aŭskulti la trankvilan paroladon kaj samtempe rigardi historiajn bildojn, kaj memori la tagon antaŭ 60 jaroj en Montevideo UNESCO kaj UEA faris sian unuan resolucion la 10-n de Decembro en 1954. Iu uruguaja junulo trovis esperanton, eklernis la lingvon, restas en la movado. Pasintsomere ILEI havis sian festan seminarion en la sama konstruaĵo, memore al tio en proksimeco kreskas la arbo, kiujn partoprenantoj plantis. Espereble infanoj, kiuj kantis kaj dancis kun ileianoj post 60 jaroj ankoraŭ movadanas.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.