Titolo: | Teorio kaj praktiko de lingvo-instruado |
Aŭtoro(j): |
SZANSER, Irena |
Eldonejo: | ILEI - Budapesxto, 1992. |
ISBN: | mankas |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | metodika libro |
Nivelo: | C1, C2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĉeteblo: | UEA: 10,80 EUR (sen varimposto) |
Nia opinio: | La eldono de la verko celis iusencan sekvon de la Rakuŝa kaj la Szerdahelyi libroj, sistemigi la glotodidaktikajn aspektojn de E-o instruado por ĉiuj kursgvidantoj. Samtempe per ĝi oni volis disponigi materialojn por la instrurajtigaj kursoj de UEA/ILEI (kiuj ankoraŭ ne sukcesis instaliĝi je 12 jaroj post la eldono de ĉi tiu verko).Por havi trarigardon pri la enhavo de la libro de Szanser, bv. rigardi la enhavtabelan priskribon en al sekva paĝo. Ties trastudo jam indikos al spertuloj, ke temas pli pri teorio ol pri praktiko. Sed la falsan praktikecon de la praktikaj partoj nur tiuj povas konstati, kiuj renkontas ekz. tekstojn de 23 didaktikaj kantetoj kaj tute ne povas scii laŭ kiuj melodioj oni kantu ilin. Multe pli ol tiuj praktikaj (mal)helpoj ne vere troviĝas en la libro. La verkon ni opinias tro malekvilibrata, en kiu alterne aperas tro abstraktaj lingvistikaj, psikologiaj eroj de pli kompleksaj tiutemaj studoj, kaj al tiuj la aŭtorino ne sukcese provis ligi specifajn praktikajn elementojn, karakterizajn al la instruado kaj lernado de la internacia lingvo.La libro estas ekstere alloga, firme bindita, verŝajne fizike pli rezistos la tempon ol enhave, ĉar sincere dirite klaras, ke nia movado bezonas eldoni modernan, pli koheran kaj pli uzeblan faklibron pri metodologio de Esperanto-instruado. |
Recenzoj: | https://edukado.net/biblioteko/libroj?iid=9302 |
Kreodato: | 2005-07-08 19:16:35 |
Lasta redakto: | 2020-02-28 01:10:36 |
Montroj: | 104368 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
ne estas |
Enhavo: |
I. Ĝenerala lingvistika kaj metodologia enkondukoKelkaj difinoj laŭ didaktika vidpunktoTendencoj en psikologio kaj psikolingvistikoLingvistikaj konceptoj kaj nuntempaj tendencoj en la lingvistikoInstrukonceptoj kaj instrumetodoj en fremdlingvo instruadoII. Glotodidaktikaj kaj specifaj aspektoj de Esperanto instruadoGlotodidaktikaj aspektoj de Esperanto-instruado kiel alternative en la sistemo de fremdlingvo-instruadoNovstila lernolibro internacia por plenkreskulojLa instruhoroRolo kaj loko de kantoj (kanzonoj) en la unuopaj fazoj de instruprocezoPri la lingva eraro ' rolo, tipo, fontoj. Kiel instrui la lingvon por malgrandigi la nombron de erarojRolo de la interlingva interfero en la instruado kaj lernado de fremdaj lingvoj, inkluzive EsperantonEkzercotipoj kaj ilia apliko en instruprocezoKelkaj ekzemploj de mediatoroj en Esperanto-instruadoIII. Elektitaj problemoj de psikologioPsikaj procezojAfekciaj procezojVolaj procezojNervosistemoNervoSenso, senso-organoj, sensoraj vojoj kaj procezoj, receptoroj, analizatoroj, refleksojKonigaj procezoj, iliaj tipoj kaj roloAtentoRimarkoPerceptadoAsociadoImagadoMemoroPensadoOrganizado de konigaj procezoj dum instruadoTipoj de afekciaj procezoj kaj ilia rolo en lernprocezojEmocioAfekcioSentojRolo de volaj procezoj en lernadoMotivigoMotivigo-tipojLa manieroj de motivigadoMemlernadoMemlernado, kio ĝi estas ? El la metodiko de memlernadoTeknikoj de memlernadoInstruado al infanojBilingvismo (dulingvismo) ĉe infanoj, la ecoj de lernadoRolo de interfero depende de aĝoSukcesoj en fremdlingvo-instruado al infanoj depende de diversaj faktorojParoldisvolviĝo de infanojPerceptado de lingva materialoKelkaj komparoj inter plenkreskuloj kaj infanojLa personecoLa instruistoTabeloj de bibliografio |
Ekstera formato
Mezuro: |
14,5x22cm |
Paĝnombro: |
170p. |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
skemoj, tabeloj |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
firme bindita |
Ĝenerala aspekto: |
alloga |
|
|