Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Elisabetta Vilisics Formaggio
Vivtempo:1934 -
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Italujo
Prezento:Mi naskiĝis en Hungario (1934), tie mi plenumis miajn studojn kaj akiris instruistan diplomon pri beletro. Mia gepatra lingvo estas la hungara, lingvo sola kaj izola meze de la grandaj lingvofamilioj en Eŭropo. En la lernejo mi lernis komence la germanan, kiu tiam estis la ĝenerale instruata fremda lingvo en mia lando, kaj poste la rusan, kiu - kaŭze de politikaj ŝanĝoj - anstataŭis la germanan, kiel nova, laŭdeva studobjekto.
La unuaj informoj ricevitaj pri Esperanto (1957) forte impresis min. La sciigoj pri ĝia sennacia karaktero kaj pri ĝia relativa simpleco kaj reguleco elvokis tujan entuziasmon. Mi eklernis ĝin el pruntita lernolibro, kaj post unu jaro mi trapasis baznivelan ekzamenon antaŭ Julio Baghy. En 1959 mi ĉeestis la 44-an Universalan Kongreson en Varsovio, kaj en la sama jaro mi organizis pri-Esperantan studgrupon por lernantoj en la instituto, kie mi eklaboris antaŭ nelonge.

Okaze de la menciita UK mi konatiĝis kun Aldo Formaggio el Italio, al kiu poste mi edziniĝis (1961), kaj tiam mi translokiĝis en Italion, kie mi vivas ankaŭ hodiaŭ.
Esperanto havis centran rolon en nia familia vivo kaj en niaj sociaj rilatoj. Nia hejmo allogis multajn esperantistojn el la plej diversaj partoj de la mondo. Niaj du infanoj ekparolis en tri lingvoj: la hungara estis por ili "la patrina", la itala "la patra" kaj Esperanto "la gepatra" komunikilo. Ĉiu lingvo havis sian apartan rolon kaj gravecon. Pere de Esperanto ili akiris multajn belajn spertojn ekde sia infaneco, plusajn konojn dum siaj studjaroj, kaj longdaŭrajn amikajn rilatojn. (Filino Eva, kiel studentino pri filologio estis kunaŭtoro de Esperanto-lernolibro: "Tesi, la testudo, Esperanto-Lehrbuch" eldonita en Germanio. Filino Anna ilustris plurajn Esperantotemajn eldonaĵojn, kiel ekzemple "Ludu kun ni!"-librojn por infanoj, aŭ "Eŭropa Kalendaro 1999-2000" redaktita de Vera Barandovska por Eŭropa Klubo.)

Akirinte la instru-rajtigan diplomon de Itala Instituto de Esperanto (1971), mi ekokupiĝis tre intensive pri la organizado kaj prizorgado de kursoj, seminarioj, interkulturaj aranĝoj.

Granda parto de mia agado koncernis la instruadon kaj praktikan utiligon de Esperanto en diversgradaj lernejoj. La unua paŝo estis la partoprenigo de elementlerneja klaso en la kvinlanda eksperimento de ILEI (1971-74), je kies fino miaj lernantoj reprezentis Italion ankaŭ en la internacia renkonto de la koncernaj klasoj en Primoŝten, Jugoslavio. Tiu bela kaj kuraĝiga travivaĵo estis la elirpunkto de multaj sukcesaj iniciativoj disvolvitaj dum la sekvantaj jardekoj. Kie la lernejaj kondiĉoj tion favoris, mi klopodis starigi multfacetajn interkulturajn kontaktojn per grupa kaj individua korespondado, per la partopreno en la redaktado de la internacia ĵurnaleto "Grajnoj en vento", okaze de renkontiĝoj kun eksterlandaj gastoj, kaj simile. En kelkaj jaroj kolektiĝis abunda materialo alveninta el kvardeko da landoj al diversgradaj lernejoj. Prilaborita kaj laŭteme aranĝita ĝi estis ekspoziciita, kiel ekzemploj de kulturaj interŝanĝoj, kun la titolo: "Apriamo le finestre sul mondo!" ("Ni malfermu la fenestrojn al la mondo!") (1982). La riĉa panelaro migris dum du jaroj en Italio, kaj estis prezentita al vasta publiko dise en multaj urboj.
En la lernejoj mi rolis kutime kiel reprezentanto de Itala Instituto de Esperanto, t.e. "ekstera spertulo" kunlaboranta kun la oficialaj instruistoj de la koncernaj klasoj. Mi organizis mian instruplanon lige al aliaj lernobjektoj, ĉefe al la gepatra lingvo de la lernantoj. Tra la lingvaj komparoj evidentiĝis, ke Esperanto estas tre taŭga baza lingvo-modelo, kiu helpas malkaŝi la apartajn trajtojn de la propra lingvo. Mi ekhavis informojn pri la preskaŭ samtempaj pedagogiaj esploroj en Germanio kaj pri la scienca priskribo de la propedeŭtika rolo de Eperanto en la instruado de fremdaj lingvoj. Tio tiklis mian scivolon. Mi prenis kontakton kun Prof. Helmar Frank, direktoro de la Kibernetika Instituto en Paderborn.
En 1983 prezentis sin ebleco efektivigi lernfacilecajn komparojn inter Esperanto kaj la franca lingvo, kaj partan mezuradon de la plifaciliga utilo de Esperanto en la lernado de la franca (1983-85 /1988). Mi ekspluatis tiun ĉi oportunecon, konsciante ke mia izolita iniciativo estas nur tre modesta paŝeto sur la vasta, esplorenda tereno, necesas ja grandskala, kunordigata, profesinivela eksperimentado, kun diversaj kombinaĵoj de la gepatraj kaj la cellingvoj. Mi aktualigis mian por-infanan didaktikan materialon kaj publikigis ĝin en la du volumoj de "Ludu kun ni!"-libroj, eldonitaj poste de Esperanto Radikala Asocio (Roma,1994). Ili celis itallingvajn infanojn, sed mi rimarkis kun ĝojo, ke pluraj gekolegoj trovis ilin utilaj ankaŭ en aliaj landoj. Aperis ankaŭ dulingva manlibro por instruistoj "L'orientamento linguistiko, metodo per facilitare l'apprendimento delle lingue" /"Lingva orientado per Esperanto en la unua-grada lernejo"(1995).

Bedaŭrinde la alta tajdo baldaŭ finiĝis, kaj ĝin sekvis forta malfluso: laŭŝtupaj ŝanĝoj en la oficialaj instru-programoj iom post iom ekbaris la - neniam tre larĝajn - enirvojojn antaŭ Esperanto. En 2003 la angla iĝis deviga lernobjekto en ĉiuj italaj lernejoj ekde la sesa aĝ-jaro, kaj je mezgrada nivelo oni enkondukis ankaŭ duan lernendan nacian lingvon. Esperanto ne plu havis ŝancon. Mi rezignis. De tiam mi koncentris mian atenton al la plenaĝulaj kursoj sine de la loka Esperanto-societo, pri kiuj mi okupiĝis paralele ekde la komenco de la '70-aj jaroj. Mi renovigis mian tiucelan didaktikan materialon, prilaboris novan enkondukan inform-lecionon, organizis ekzamen-sesiojn, kaj partoprenis en la organizado de varbocelaj kulturaj aranĝoj. En 2017 la estraro de Itala Esperanto Federacio aljuĝis al mi la Trombettapremion pro mia instrua agado. Tio koincidis kun la fino de mia Esperanto-instruista "kariero". Mi estis ja pli ol okdek jara, ne plu preta al pliaj, daŭripovaj sindevigoj.
Dum mia longa Esperanto-instrua agado ofte ŝajnis al mi ke la tuŝeblaj atingaĵoj ne estas proporciaj al la dediĉitaj tempo kaj laboro, kaj ke la rilatanta espero estis troa. Iam mi imagis naive, ke ĉiuj ĵetitaj semoj iĝos frukto-donaj plantetoj, kiuj - saĝe kaj kore flegite - maturigos pluajn semojn, kaj tiel en relative nelonga tempo ni atingos kvante kaj kvalite riĉan rikolton. Nu, la afero ne iras tiel. Mi devis prikonsideri, ke la grundo kaj la cirkonstancoj multe varias. Se el centoj da lernantoj kelkaj dekoj sukcesas akiri iun moralan, intelektan aŭ praktikan utilon danke al la konoj ricevitaj, tio estas jam bona rezulto. Se du aŭ tri decidas aktive partopreni en la plia disvastigo de tiuj konoj, tio estas eksterordinara sukceso. Alie estas jam ĝojige scii, ke la instruo faris almenaŭ agrablajn impresojn, pozitivan opinion, t.e. ni akiris simpatianton.

Mi havis la feliĉon agadi en kompanio de neforgeseblaj personoj, kiel Mario kaj Catina Dazzini (ILEI), Fabrizio Pennacchietti (Itala Instituto de Esperanto), István Szerdahelyi (ILEI - Eötvös Lóránd Universitato, Budapest), Helmar Frank (Kibernetika Instituto, Paderborn, / Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino,/Eŭropa Klubo), kaj kun aliaj eminentaj gekolegoj. Mi pensas kun dankemo al ĉiuj personoj, kiuj komprenis kaj apogis miajn klopodojn, kiel la kunlaborintaj instruistoj en diversgradaj lokaj lernejoj, miaj familianoj, la anoj de la loka Esperanto-klubo fondita de miaj unuaj plenaĝaj gekursanoj (Grupo Esperanto Tigullio), la neforgeseblaj francaj aktivuloj de ICEM-Esperanto, (Esperanta fakgrupo de la pedagogia movado Freinet) kaj multaj esperantistaj geamikoj en Italio kaj dise en la mondo. Estis bele kune agi, kune ĝoji, kune esperi. (Priskribaj raportoj pri miaj pedagogiaj spertoj aperis en specialaj numeroj de la revuo "L'esperanto" de Itala Esperanto Federacio, en "Internacia Pedagogia Revuo", de ILEI, en italaj fakrevuoj, kiel "Rassegna Italiana di Linguistica Applicata", "Le lingue del mondo", kaj en diversaj kolektoj de prelegoj kaj artikoloj, ekzemple "Metodiko en praktiko" (Esperanto-Centro Paderborn, 1982), "Esperanto: una konkreta esperienza di educazione internazionale" (FEI, 1988), Humankybernetik (1989). Eble ankaŭ alie...)

Fonto: La 14-an de oktobro, 2021. Elisabetta Vilisics Formaggio

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Arlette je 2021-12-19 14:53:53

Plene meritita enpanteonigho. Grandioza laboro por Esperanto !
Post 50 jaroj ni ankoraŭ bone memoras nian fruktodonan lernejan korespondadon inter la junuloj de Lievin kaj Chiavari, vian varman akcepton
en Italujo, la longan promenadon kun Aldo, kaj la bongustan Paskan kukon.
Koramike, Edmond kaj Arlette Plutniak..

2.
Monik je 2021-12-15 16:38:33

Kara Elisabetta,
Gratulojn pro via eniro en la Panteonon, vi certe meritas tion ! MI ĝojis legi pli pri via vivo : bonŝance mi plurfoje vizitis vin en Chiavari kaj via klubo tiel bone akceptis vizitantojn. Vi instruis en Agay okaze de MES kaj mi plurfoje uzis kaj rekomendis la libron "Ludu kun ni". Vi multe semis ! Bonan sanon, tre amike; Monika 05

1.
Patrick75 je 2021-12-15 08:55:27

Mia unua instruistino de Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.