Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Jean-Louis Texier
Kromnomo: JoLoTo
Vivtempo: 1933 - 2009
Devenlando: Francujo
Prezento: Jean-Louis Texier alinome JoLoTo (1933-2009): prezidanto de Esperanto-France (iama Union Française pour l’Espéranto - UFE) de 1978 ĝis 1985.

Trovinte Esperantan libron en brokantlibrejo, Jean-Louis Texier pli bone konatiĝis kun la Internacia Lingvo en 1947 en la skolta komunumo. Kun Pol Denis de Bar-le-Duc li organizis en 1950, dum tutmonda Esperanto-kongreso, la unuan Skoltan/Esperantan Mini-Ĵamboreon en Ablon (94).
En 1978 Jean-Louis TEXIER iĝis membro de la estraro de Union Française pour l'Espéranto kaj helpis solvi kun Pierre Royer, Roger Bernard kaj Roger Despiney la financajn problemojn cele al aĉeto de la nova pariza sidejo, 4, rue de la Cerisaie.

La 31-an de marto 1979 okazis en Cerny la Regiona Kongreso de Esperanto-Île-de-France. Laŭ lia iniciato Placo Zamenhof estis inaŭgurita de S-ro Boignier, urbestro de Cerny. Krome estis eldonita filatela Unuataga koverto dum ekspozicio, Salle Delaporte, kio ne estis facila afero. Jean-Louis TEXIER tiel konigis sian komunumon al multaj eksterlandaj esperantistoj. Kun la helpo de Roger Despiney li iniciatis la eldonon de medalo kun la bildo de Zamenhof fare de la Administrejo pri Moneroj.

En 1979 li iĝis prezidanto de Franca Unuiĝo por Esperanto kaj metis siajn merkatikajn kapablojn je la servo de Esperanto. Efektive, Jean-Louis TEXIER estis venda direktoro en parfumfirmao en la urbo Grasse. Li vojaĝadis tra Francio kaj vizitis klientajn entreprenojn. Vespere, anstataŭ ripozi en sia hotelĉambro, li vizitis la Esperanto-parolantojn de la diversaj regionaj kulturaj federacioj por ekkoni la “etoson de la movado” en la provinco. En la 12 federacioj de Francio li do vizitis esperantistojn, kiuj propagandis la Internacian Lingvon invitante ilin kandidatiĝi por la elektoj je la komitato de la nacia asocio.
Li rapide konvinkis la komitaton de Union Francaise pour l’Espéranto adopti pli trafan nomon por la amaskomunikiloj: Esperanto-France. La 12 regionajn federaciojn li invitis al partopreno en tiu ĉi procezo. Tiel – ekzemple - Fédération culturelle de l’est pour l’espéranto fariĝis Esperanto France-Est, Fédération Rhône Alpe pour l’Espéranto iĝis Esperanto Rhône-Alpes. Ĝi estis unua paŝo al pli efika komunikado al neesperantistoj.

Tio estis okazo por krei novan, tre signifoplenan kaplinion por la leterkapo de la asocio, kiu ilustris la seriozecon de la asocio en tempo, kiam la interreto ankoraŭ estis en sia infanaĝo. Li ankaŭ enskribigis la defendon de la homaj rajtoj en la statutojn de la asocio.
Dank’al la kreado de KLUBO 87 li povis lanĉi aliajn novigojn: membroj havis la eblon pagi plurajn monkontribuojn por financi novajn projektojn.

Liaj du pasioj: reklamado kaj modernigo de pedagogiaj materialoj.

Li sukcesis mobilizi la membrojn de la asocio per multnombraj reklamaj kampanjoj: Ŝlosilaj kluboj, SELIN (SELekte INFormi), VEKO (Varbado Esplorado-Komisiono). En la revuo FRANCA ESPERANTISTO li aldonis kvar paĝojn en la franca por neesperantlingvaj legantoj. Tiam li sukcesis kunlaborigi studentojn de supera lernejo de estontaj gazetaraj ataŝeoj, kiuj tiel povis provi siajn kapablojn.
En 1980 li sukcesis surtabligi 2 leĝprojektojn por la instruado de Esperanto en la lerneja sistemo en la Nacia Asembleo kaj la Senato, kio ebligis vastan naciskalan kolektadon de subskriboj.
Dank’al lia entreprenemo Esperanto-France publikigis novajn metodojn de Esperanto-instruado. Dum siaj turneoj en la provinco li renkontis Edmond LUDWIG, kiu estis tiam juna esperantisto kaj licea instruisto pri la germana, promocianto de novaj aŭdvidaj instruteknikoj. JLT proponis, ke li konatiĝu kun la ZAGREBA METODO, kiu estis tute nova metodo de instruado de Esperanto ellaborita de grupo da esperantistoj kroataj. Edmond LUDWIG ĝin adaptu al franca lernantaro. Jean-Louis Texier proponis nomi la verkon kaj ĝian sonmaterialon: METODO 11 (11 lecionoj por ebligi al komencantoj paroli simple post intensa unusemajna kurso uzante la plej oftajn radikojn. Ĉefis intensa parola trejnado. Pluso por la franca versio: la desegnaĵoj de Serge SIRE, kiu ankaŭ ilustris METODO 12, la necesan komplementon por atingi pli ellaboritan praktikon de la lingvo. Sekvis METODO 15, serio de desegnaĵoj de Pierre Simon por gvidi konversaciajn klasojn kaj METODO 10 ilustrita de Isabelle Maurer por semajnfinaj kursoj por komencantoj.

Poste Jean-Louis Texier proponis novan ideon: kial ne krei kurson por memlernantoj? Heroldo de Esperanto ĵus publikigis la kurson de Fernando de Diego por hispanlingvanoj: Nuevo método de ESPERANTO para classes y autodidactas (Heroldo de Esperanto). Nova defio! Jean-Louis Texier lanĉis intertraktadon kun la eldonejo Ada Fighiera Sikorska kaj Edmond Ludwig eklaboris kunlabore kun Renée Triolle, licea instruistino pri la rusa lingvo. La verko aperis sub la titolo Nouveau cours d’espéranto por lernado kun aŭ sen instruisto (1986). Ankaŭ indas reliefigi la laboron de la teamoj, kiuj kontribuis al la registrado de la sonmaterialo de ĉiuj ĉi metodoj.
Jean-Louis Texier ankaŭ lanĉis la eldonon de nova vortaro: la Grand Dictionnaire Français-Espéranto. Jacques Le Puil kaj Jean-Pierre Danvy arigis tutan teamon ĉirkaŭ si: Jean-Paul Beau, Lilia L. Da Silva, Armelle Lequint, André Gilles kaj tri provlegantojn: Georges Lagrange, André Cherpillod, Jean-Louis Texier. Ili profitis la konsilojn de Christian Bertin, Suzanne Bourot, Brigitte L'Hôte, François Lo Jacomo, Louise Marin kaj Serge Sire. La unua eldono aperis en 1992.

Por la propagando de la lingvo li lanĉis “METODO 4” kun Louise MARIN: serio de 10 flugfolioj, la "Dek renkontiĝoj kun la Internacia Lingvo" La lokaj grupoj disdonis senkostan unuan ekzempleron. Ĝi enhavis informojn pri la Internacia Lingvo (Jean- Louis Texier) kaj ekzercojn (Renée Triolle), kiujn la interesiĝantoj povis sendi al la sidejo de Esperanto-France 4bis, rue de la Cerisaie en Parizo (75) kun poŝtmarko por ricevi la korekton. Volontulaj korektistoj resendis la duan flugfolion. Krome Jean-Louis Texier eĉ sukcesis akiri la helpon de ASSIMIL por sponsori tiun ĉi informkampanjon !
En 1985 Renée TRIOLLE fariĝis la nova prezidanto de Espéranto-France, sed JLT daŭre laboris. Li donis novan impulson al la organizado de Esperanto-ekzamenoj subskribante novan kontrakton inter Esperanto-France kaj SAT-AMIKARO por la administrado de FEI (Franca Esperanto-Instituto).
En 1991 li eldonis la tri volumojn de FRANCA ANTOLOGIO, kompilo de numeroj de franca literaturo antaŭe aperinta en la revuo FRANCA ESPERANTISTO (ĉefredaktoro: Hervé Gonin).
De 1998 ĝis 2005 li fariĝis - sub la pseŭdonimo “Nikolao la 2-a” - la redaktoro de “Okazas”, regula eldonaĵo de informoj pri la loka agado de esperantistoj en Francio antaŭ la ĝeneraligo de informlistoj distribuitaj en la cifereca reto.

Li ankaŭ sukcesis krei teamon de delegitoj de UEA (Universala Esperanto-Asocio) ĉe Unesko: Pierre Guérout, Barbara Despiney, Emmanuel Chicot, François Lo Jacomo, Roger Despiney, poste Vinvent Charlot.
En 1985 Esperanto-France ricevis de UEA la trofeon FAYNE aljuĝitan al la landa asocio, kiu plej efike promocias Esperanton.
Krome, en 1998, JLT akiris la subtenon de Guy Béart (1930-2015), populara franca komponisto, muzikisto, kantisto, kiu simpatiis kun la lingvo Esperanto. Li ne nur estis membro de la honora komitato de la 83-a Universala Kongreso de Esperanto en Montpellier, sed li partoprenis ankaŭ en la organizado de la centjara festo de Franca Esperanto-Asocio. La evento okazis en Montpellier, en la teatro Rabelais. La muzika parto - ĉefe animita de la esperantlingva kantisto-komponisto Jâk Le Puil kaj Guy Béart - estis ege sukcesa.
Plurfoje internaciaj kanto- kaj teatrofestivaloj estis organizitaj fare de teamoj ĉirkaŭ Claude Nourmont kaj Ĵak Lepuil, same kiel turneoj de esperantlingvaj artistoj en lokaj kluboj.

Fine, eta anekdoto
Konvenas rememorigi anekdoton, kiu bone ilustras la kapablon de Jean-Louis Texier gvidi teamon: dum ĝeneralaj membrokunvenoj aŭ dum komitatkunsidoj ne mankis proponoj pri nepre farotaj agaderoj. Tiam ofte aŭdiĝis en la ĉeestantaro projektproponoj : « nepre necesus … », « oni devus... » ! Jean-Louis Texier tiam kutimis respondi: “Kiu estas oni...? Sed malofte venis respondo !!! Li preferis kolegojn, kiuj venis kun proponoj, kiujn ili estis pretaj realigi mem.
Kaj iom post iom, la informadikaj iloj enkondukis novan epokon de komunikado...!

Fonto: Teksto de Edmond Ludwig el Francio, enretigita en aprilo 2025

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.