Sesioj kaj aliĝilo
Ekzamensesioj por 2024 estos findeciditaj en januaro 2024.
Vi povas influi la decidon plenigante la enketilon.
-----------------------------------------------------------
Ekzamensesioj en 2023 estis
Dato | Sesio | Niveloj | Tipoj | Aliĝilo | Kontaktpersono |
4a de aŭgusto
4a de aŭgusto | Universala Kongreso en Torino
Reta sesio paralela kun UK | B1, B2, C1 kaj C2
C2 | Ĉiuj niveloj Kompleksa, skriba, parola | Fermita
FERMITA | katalin.kovats(ĉe)gmail.com |
3a (4a)* de junio 10a (11a)* de junio 17a (18a)* de junio | Reta ekzameno Reta ekzameno Reta ekzameno | C1 B2 B1 | Kompleksa, skriba, parola Kompleksa, skriba, parola Kompleksa, skriba, parola | Fermita Fermita Fermita | katalin.kovats(ĉe)gmail.com |
* La interkrampaj datoj rilatas al tempozonoj (UTC+8, +9, +10, +12, ekzemple orienta Rusio, Japanio, Aŭstralio, Novzelando ktp)
La konkretajn ekzamenhorojn ni difinas nur post la aliĝo de la minimuma nombro de kandidatoj, kaj tiuj landoj havos avantaĝojn el kiuj landoj estas pli da kandidatoj.
Pri la retaj ekzamenoj legu ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/proctor/postuloj
La ekzamenkotizoj videblas ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/kotizoj
La ekzamenprezo inkludas minimume unu trejnadon pri teknikaj aferoj kaj unu preparsesion. Ambaŭ okazos rete en Zoom antaŭ la ekzameno.
Atentu, ekzameno en ajna nivelo povos okazi nur se aliĝas al tiu nivelo minimume 25 personoj.
Por vidi la aktualan nombron de aliĝintoj klaku ĉi tien.
Distanca ekzamenado:
Dum ĉeestaj ekzamenoj (ekz. Tutmonda, UK) povas okazi, ke en la ekzamenparto Parola produktado unu aŭ eventuale ambaŭ ekzamenantoj de la komisiono ekzamenos pere de la programo Zoom. En tiuj aranĝoj pri la teknikaĵoj zorgos la lokaj organizantoj.
Reta ekzameno signifas, ke la kandidato mem devas prizorgi la teknikaĵojn, el sia hejmo rete konektiĝi al la ekzamenloko. Por tio oni bezonas kaj taŭgajn aparatojn, bonan retkonekton kaj bazajn konojn pri la uzo de la komputilo kaj reto. Ĉe la aliĝo al reta ekzameno ni okazigos teknikan testadon kaj nur je ties sukceso ni akceptas la aliĝon al tia ekzameno.
Ĉeesta ekzameno estas kiam oni en grupo ekzameniĝas en ekzamenloko, sub organizado de lokuloj aŭ de UEA kaj solvas la taskojn skribe, surpapere.