Kondiĉoj

Personaj kondiĉoj:
· La formadon rajtas fari persono pli aĝa ol 18 jaroj.
· La partopreno en la kurso ne estas ligita al ajnaj studoj kaj diplomoj.
· La minimuma lingvonivelo devas esti B2, laŭ la KER-sistema memtaksilo. Se la kandidato havas atestilon pri sia lingvokono, ĝi estos akceptata. Se ne, li/ŝi estos petata solvi teston kaj trapasi parolan enirekzamenon.
· Necesas bazaj konoj kaj spertoj pri uzo de komputilo, interŝanĝo de retmesaĝoj, navigado en retpaĝoj, elŝutado de dosieroj kaj spertoj pri retbabilado.
· La kandidato ne bezonas esti membro de ajna asocio aŭ grupo de la Esperanto-movado, sed por facila uzo de la studmaterialoj devos membriĝi en la paĝaro www.edukado.net.

Necesaj teknikaĵoj :
· Plej ideale estas se oni havas hejme (aŭ laboreje) retaliron, kaj povas kiam ajn, laŭ sia deziro kaj libera tempo, uzi la reton kaj ligiĝi al RITE por elŝuti materialojn kaj trapasi ekzamenojn.
· Por rekta parola kontaktiĝo kun la gvidanto necesas ankaŭ teknika eblo, prefere laŭ skajpo aŭ MSN (do pere de mikrofono). Manke de reta babileblo oni povas uzi fiksan telefonlinion, kie la kursano estos vokata de la gvidanto. (Poŝtelefonoj tro kostas por tiu celo.)
· Ne nepras, sed tre utilas havi manieron por pretigi fotojn aŭ kelkfoje eĉ filmetojn kaj tiel liveri raportojn kaj instrumaterialojn.
· Por legi la disponigitajn dokumentojn kaj materialojn la kursano devas kapabli malfermi kaj legi PDF- kaj PowerPoint-dokumentojn, spekti filmetojn en AVI-formato kaj povi produkti dokumentojn en WORD- aŭ OpenOffice programoj.
 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.