Teamo

La gvidanto kaj respondeculo pri RITE estas Katalin Kováts kiu kunordigas la studojn kaj gvidas la metodikan kaj gramatikan partojn de la trejnado.

La kolegoj, kiuj helpis pretigi la studmaterialojn de la startprogramo estas:

  • · Baldur Ragnarsson (Islando): movadhistorio
  • · Tomasz Chmielik (Pollando): literaturo
  • · Věra Barandovská-Frank (Germanio) : Interlingvistiko
  • . Sabine Fiedler (Germanio) frazeologio

 kaj kiel prelegantoj ankaŭ John Wells, Renato Corsetti, Anna Löwenstein, Stefan MacGill, Detlev Blanke, Wera Blanke, Nicola Minnaja, Mauro Nervi, Martin Markarian, Dennis Keefe kaj aliaj.

Kun la paso de la tempo kaj ampleksiĝo de la studoj ni antaŭvidas inviti kelkajn aliajn fakulojn, ĉu por kompleta studserio, ĉu por unuopaj prelegoj kaj lecionoj.

La detalan prezenton de la teamo bv. vidi ĉi tie : 

Katalin KOVÁTS (naskiĝis en 1957, hungarino, loĝas en Nederlando), direktoro

Filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo. Kunlaboras kun UEA, ILEI kaj MONATO kaj estas aŭtoro (sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj. Katalin dekomence estas membro de la instruista teamo en la universitato de Poznan, kie funkcias interlingvistika fako, kadre de kiu ŝi gvidas la metodikajn studojn kaj trejnadojn. Nuntempa ŝia plena (preskaŭ tag-nokta) okupo estas la redaktado de tiu ĉi hejmpaĝo por helpi al tiuj kiuj volas disvastigi nian lingvon. En tiu laboro multe helpas al ŝi ŝia edzo Sylvain Lelarge kaj iom malpli ilia fileto Martin kaj ankoraŭ pluraj aliaj amikoj, kolegoj.

Por pli scii pri ŝi vidu ŝian profilon kaj informojn ĉe la kursgvidantoj. Kaj jen ŝiaj ekzercoj, libroj kaj artikoloj el nia paĝaro.

 

Baldur Ragnarsson. Naskiĝjaro 1930. Islandano. Diplomito pri islanda kaj angla lingvo. Gimnazia kaj universitata instruisto. Estris reviziadon de la instruado de la islanda sur la baza kaj meza niveloj. Lerneja ĉefinspektoro. Verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Membro de Verkista Asocio de Islando. Lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949. Aktivas movade ekde 1952. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85. Akademiano ekde 1979. Estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1980-86. Vicprezidanto de UEA 1980-83. LKK-prezidanto de la Rejkjavika UK (1977). Redakciano de Norda Prismo 1958-1974. Verkisto en Esperanto ekde la kvindekaj jaroj. Multe tradukis el la islanda lingvo. Ekde 2006 kandidato por la Nobelpremio por literaturo, nomumita de Akademio Literatura de Esperanto
 

 

 

 

Tomasz Chmielík (naskita en 1957) estas pola esperantisto, tradukisto kaj instruisto. En 1989, en Svidniko, estis fondita la eldonejeto Libro-Mondo, en kiu ĝis nun li aperigis dekojn da libroj, ĉefe siajn beletrajn tradukojn el diversaj lingvoj. Interalie li tradukis verkojn de Günter Grass, Ryszard Kapuściński, Janusz Korczak, Predrag Matvejević kaj Isaac Bashevis Singer. Cetere li estas ĉefredaktanto de la gazeto Spegulo.
Kunlabore kun CDELI li kolektis la franclingvajn artikolojn de Edmond Privat. Li redaktis kaj kuntradukis Podlaĥian Antologion. Li instruas historion de Esperanto-literaturo en Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Poznano. De 2009 prezidanto de la pola filio de ILEI. Krome li estas komitatano de Akademio Literatura de Esperanto.

  Věra Barandovská-Frank naskiĝis en 1952 en Opava (CZ), post gimnazio ŝi studis en filozofia fakultato de Purkyně-Universitato en Brno lingvojn latina, franca kaj itala, magistriĝis 1975, doktoriĝis pri historio de antikva literaturo (PhDr.) kaj pri klasika filologio (Dr.). Habilitiĝis 1994 pri interlingvistiko ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, kie ŝi estas AProf. Instruis en Teknika Universitato Ostrava (CZ) kaj Universitato Paderborn (DE), estas honora profesoro de la Blaga-Universitato en Sibiu (RO), ekstera instruanto de la Konstantin-Universitato Nitra (SK) kaj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Mickiewicz-Universitato Poznań (PL). Ŝi estas membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj de UEA. Engaĝiĝas en latinlingva movado (Latinitatis Vivae Provehendae Associatio) kaj en Instituto por Kibernetiko en Paderborn kiel redaktorino de la revuo “Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft”, verkis centon da publikaĵoj.

Vidu la librojn de Vera en nia KATALOGO.

 

 

Sabine FIEDLER (nask. 1957) estas germana anglistino kaj interlingvistino. Ŝi studis la anglan kaj rusan en la universitato de Halle-Wittenberg kaj doktoriĝis en angla lingvistiko, en 1999 habilitiĝis en ĝenerala lingvistiko (pli precize interlingvistiko).
Ŝi instruas en la universitato de Leipzig.

Vidu la librojn de Sabine en nia KATALOGO.

 

  


 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.